Skip to main content

Venu al MEKARO-2011 en Kingstono, Ontario!

Jxenja A.'s picture

MEKARO estas la mez-kanada renkontiĝo de esperantistoj, kiu okazas ĉiujare en majo en malsama urbo de Ontario kaj Kebekio (alternante inter la provincoj). MEKARO estas turisma semajnfino en Esperanto por lerni pri la gastiga urbo, gustumi la lokajn frandaĵojn (kaj bierojn), amikiĝi kun aliaj esperantistoj kaj pasigi tempon en bela varma esperantista etoso.

Ĉi-jare la aranĝo okazos en Kingstono, Ontario, la 21-23an de majo. Kingstono estas historia, vizitinda mezgranda urbo, kiu situas mezvoje inter Montrealo kaj Toronto, trans la lago Ontario de Novjorkio. Kingstono estis la unua ĉefurbo de Kanado, kaj ĝi proponas grandan elektojn de restoracioj, turismaj vidindaĵoj, historiaj muzeoj, kaj pli! Ni elkore bonvenigas vin viziti nin, dividi viajn spertojn kun aliaj esperantistoj kaj ĝui la etoson de tiu ĉi bela parto de Kanado!

Ni havas plenan programon de spertindaj aktivaĵoj, inkluzive la fantoman promenon, esploron de granda fortikaĵo kaj viziton al muzeo en la originala domo de la unua ĉefministro de Kanado, sinjoro John A. MacDonald. La organizantoj rekomendas kunporti pluvombrelon, ĉar la programo okazos eĉ se pluvos!

La kotizo estas $50 por plenkreskuloj kaj $30 por infanoj. Ĝi inkluzivas programon kaj eniron en kvar muzeojn. Pli da informoj kaj aliĝilo haveblas ĉe http://mekaro.ca. Ĝis la revido en majo!

by Jxenja A.

Comments

Anglalingvanoj facile erare

Mike Jones's picture

Anglalingvanoj facile erare uzas na SPERT/ kie ili ja uzu na TRAVIV/.

Do:

“dividi viajn travivaĵojn”

kaj

“Ni havas plenan programon de travivindaj aktivaĵoj”

Afable
Mike Jones
eksterlandula usonano en Beijing
3.Mar.2011

March 2, 2011 by Mike Jones, 6 years 28 weeks ago

la originala estas ĝusta

jedmeltzer's picture

Mi ne konsentas pri tiu lingva kritiko. Laŭ mia uzado, la vorto "sperti" estas taŭga en ambaŭ frazoj. Ĉiuokaze, Ĵenja ne estas anglalingvano.

Mi antaŭĝojas ĉeesti Mekaron, kaj mi esperas ke pli da Usonanoj decidos fari la vojaĝon al tiu bela, ĉarma urbo en nia norda najbaro.

Mi promesas, ke se vi venos, vi probable TRAVIVOS la aktivaĵojn.

March 9, 2011 by jedmeltzer, 6 years 27 weeks ago

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, klaketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?
one week ($800)
59%
two weeks ($1500)
14%
three weeks ($2100)
27%
Total votes: 715
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes