Skip to main content

Voĉdonu por mi, mi petas!

Haruo Ros's picture

Karaj membroj de Esperanto-USA,

Mia nomo estas Haruo (nu, oficiale Leland Bryant Ross, sed en Esperantujo mi ofte uzas mian japanan nomon, Haruo, pro ĝia substantiva finaĵo). Mi estas kandidato por la posteno de prezidanto de Esperanto-USA en la nuna balotado, kaj mi skribas por peti ke vi donu vian voĉon por mi por la posteno de prezidanto de Esperanto-USA.

Mi deziras aldoni iomete al la biografia alineo pri mi, kiun vi ricevis kun la balotiloj. (Mi sendis tion, kun hazarde ĉe-mana foto, tre haste kiam mi ricevis peton de Hoss Firooznia, komitatestro pri kandidatigado, indikante ke mankas kandidatoj por prezidanto. Tial mankis kelkaj utilaj informoj pri mi.) Krom la informoj tie legeblaj, mi aldonas, ke:

  • Mi estas plurjara Delegito (kaj Fakdelegito) de UEA en Seatlo.
  • Mi estas aktuala (eksiĝonta) Estrarano de E-USA.
  • En 1980 mi aranĝis la unuan NOREKon (Nord-Okcidentan Regionan Espernato-Konferencon), la regiona jarkongreseto de nordokcidenta Usono kaj sudokcidenta Kanado, kaj mi aranĝis kaj gvidis ankaŭ kelkajn aliajn NOREKojn, inkluzive de 2006 en Seattle, kie ni festis la centjariĝon de la Seatla Esperanto-Societo, kaj 2008 en Eastsound. Por informiĝi pri NOREK, legu en Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/NOREK .
  • Ekde 2004 mi kreis pli ol 250 artikolojn en la Esperanta Vikipedio—interalie pri ĉiu el la 39 kantonoj de Vaŝingtonio, pri Lili'uokalani, pri Godzilo, Tohuvabohuo, Ivy_League, Vallabhbhai_Patel, Efiko_Doppler, Mitzi's_Abortion, Hinmatujalatkit (Ĉefo Jozefo), kaj centoj da aliaj temoj diversaj. En 2010 mi prezentis afiŝan ekspozicieton pri la himnarto, himnistoj kaj himnaroj en Esperanto ĉe la jarkongreso de la Himna Societo.
  • En 2006 mi estis helpinstruisto en NASK (ĉefe mi respondecis pri redaktado/eldonado de la tagĵurnalo de la kursaro, La NASKa Fasko).

Mi volas esti via prezidanto, kaj se vi ankaŭ elektos Filipon Dorcas kiel vic-prezidanton de Esperanto-USA, mi povos havadi lian helpon kaj spertajn konsilojn por glatigi la funkciadon de nia asocio.

Mi menciu ankaŭ, ke se vi jam sendis vian balotilon al la Centra Oficejo, sed decidis ŝanĝi vian voĉon, vi rajtas peti duan balotilon de CO. Antaŭ ol sendi vian duan balotilon, vi devas skribi sur la koverto “Dua kaj Vera Balotilo – Bv. detrui la unuan de mi”, kaj atentigu al Vilĉjo Harris pri la ŝanĝo, por ke oni ne enkalkulu la unuan.

Mi ĝojas pro la ricevo de apogaj mesaĝoj ne nur de Filipo, kiu jam plurloke reklamis por mia prezidantiĝo, sed ankaŭ de multaj aliaj, inkluzive de Lusi kaj Bill Harmon. Mi esperas, ke vi ebligos al mi kunlabori kun ili, kaj kun vi ĉiuj, dum la venontaj tri jaroj por firmigi nian asocion, por antaŭenigi la pozicion de Esperanto en Usono kaj tra la mondo, kaj por fari tion, kion ni povas, por estigi pli pacan, pli feliĉan kaj pli esperoplenan mondon.

Dankon pro via atento kaj, mi esperas, viaj voĉoj!

Haruo Ros' – Leland Bryant Ross
Kandidato por la Prezidanteco de Esperanto-USA

Postnoto: Jen la teksto de mia frua kaj hasta biografia alineo dissendita kun la balotiloj:
Esperantiĝis aŭtodidakte en 1970, kaj formale studis ĉe Univ. de Portlando kaj SFŜU antaŭ resp. post la UK en Portlando 1972. Post senspesa gastado en Svislando en 1973, restas konvinkita kaj aktiva esperantisto ĝis hodiaŭ. Aktivas en loka (Seatla) movado depost ĉ. 1976. Tradukis verkojn de (i.a.) Melville kaj Thurber en Esperanton, kaj tradukis multajn kaj verkis kelkajn himnojn (14 tekstoj en Adoru, inkl. de 3 originaloj). Ŝirmas grandan E-libraron (Biblioteko Culbert) en sia aŭtejo, kaj elmontras 16-lingvan pacfoston en la antaŭkorto.
by Haruo Ros

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, klaketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?:

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes