Papaj Bondeziroj en Esperanto

Allan Fineberg's picture

Kiel ĉiam en la pasintaj jaroj, la Papo ofertis diskurson al la vasta homamaso en Vatikana Placo
kristnaskatage finiĝante per kelkaj vortoj en 63 lingvoj, inkluzivante Esperanton.

Mi spektis lin je la katolika televid-kanalo, EWTV. Je la fino de la diskurso, la Papo aldonis bondezirojn en diversaj lingvoj, kaj la sacerdoto
kies tasko estis klarigi diversaĵojn al la spektantoj el multaj landoj menciis ĉiu-foje la nomon de la lingvo, kaj fojfoje dirante kelkajn vortojn pri la lingvo antaŭ ol la Papo elbuŝigis la bondezirojn.
Je la mencio de Esperanto, la sacerdoto diris, "Esperanto, the International Language," kaj tuj la televida bildo montris grupon de homoj kiuj altenlevis grandan afiŝon dirante
E S P E R A N T O en verdaj literoj.

Vere okulfrapa afero!