Sen Televide

NJ_Esperantist's picture

Ekde oktobro 1999,mi kaj mia edzino decidis malkonektigi nian kablan televidan servon. Ni faris tion pro kelkaj kialoj. Ni volis ŝpari monon, ni volis pli bone uzi nian tempon, kaj ni devis pasigi la tempon per zorgado al nia nove-naskita filino, Elizabeth. Kion do ni faras dum la vesperoj?

Nu, ni babilas, legas, foje ni ludas tabulludojn, kaj ni okupiĝas pri niaj hobioj. Mia edzino, Laura faras hobiojn pri memorlibrado (scrapbooking) kaj sia luddomo (dollhouse.) Miaj hobioj estas modla-fervojado (model railroading,) kaj loka fervoja historia esplorado. (mi ankaŭ pasigas tempon per esplorado de la interreto.)

Tio ne venis senkoste. Niaj amikoj ofte ne kredas ke ni ne bezonas televidon por spekti. Kiam oni ne konas aktualan televid-programojn, oni foje trovas sin neebla komenti dum konversacioj. Estas preskaŭ signo de Kaino ne koni la televidajn reklamojn aŭ furorprogramojn. Ni aŭskultas la radioprogramojn por ekscii la novaĵojn kaj ni aĉetas la tagĵurnalon ĉiudimanĉe.

Tamen, ni ankoraŭ spektas vidbendojn kaj DVDojn, do ni ne fariĝas Pensilvan-germanoj! ;-) Se iu rekomendos interesan filmon, ni kontrolos la bibliotekon aŭ malpli ofte, nian Blockbuster-on. Ni antaŭnelonge konektiĝis kun DSL servo, do ni povas spekti facile filmerojn per YouTube. Ni ambaŭ estas aviduloj pri Stargate kaj ni jam posedas preskaŭ ĉiun DVDon.

Ne forgesu ke sen televido oni havas pli da tempo ekzerci sin pri Esperanto! Mi havas kelkajn korespondantojn kiuj okupigas min kaj mi klopodas kreskigi la Esperantistaron en mia Ŝtato.

Ni Laboru kaj Esperu.
(kun korekto laux la suba komento -dankon!)

Groucho Marx pri televido

"I find television very educating. Every time somebody turns on the set, I go into the other room and read a book."

"Mi trovas televidon tre kleriga. Ĉiufoje kiam iu ŝaltas la televidilon, mi iras en la alian ĉambron kaj legas libron."

- Groucho Marx

Ekde jaroj mi ne posedas televidilon, kaj jes ja, interesas kiom da homoj ne povas imagi vivi sentelevide kaj fojfoje eĉ kompatas homon kiu ne posedas televidilon. :)

Ni ankaŭ ŝatas ludi tabulludojn kaj legi ktp. Sed mi konfesu ke iusence la interreto iĝis kvazaŭ televido, t.e. ke mi fojfoje pasigas tro da tempo per retumado, retpoŝtado, ktp...

PS pri Esperanta ekzercado: oni ne povas "ekzerci Esperanton", nur "ekzerci sin pri/en/al/ktp Esperanto." T.e. (por citi PIV2002) neĝuste estas uzi kiel objekton de ekzerci la temon de la ekzercado: oni ne "ekzercas sian piecon" sed "ekzercas sin al pieco".

Mi ne scias ĉu "modela" (ne "modla" certe) fervojado estas anglismo aŭ taŭgas laŭ difino de "modela" ("inda servi kiel modelo", ekz "modela konduto", "modela stilo"). Eble aŭ "ludila fervojado" aŭ "fervojetumado"? :)