Macworld ĉefprelego

limako's picture

Kutime, mi ne alportus mian amon de ĉio makintoŝa al Esperanto-USA, sed mi vidis hodiaux ke eblas ludi Ĉef-prelegan Bingon per tiu ĉi programo en Esperanto! Por tiuj, kiuj ne bone konas na Apple, ĉiujare Steve Jobs, faras la ĉefprelegon ĉe Macworld kaj oni avide anticipas kion li anoncos. La ĉefprelegoj emas havis similajn trajtojn -- ekzemple li ofte detenas unu gravan anoncon ĝis la fino kaj post tiam, kiam oni atendas ke la prelego estas ĉe la fino, li diros "One more thing...". Per tiu ĉi programo, oni povas ludi na Bingo dum la ĉefprelego. Oni entajpas hazardan nombron kaj la programo arangxos la erojn hazarde kaj, kiam Steve mencias unu el la eroj, vi klaku sur ĝi por indiki tion -- kiam estas strio trans la tabulo, vi gajnas.

La ĉefprelego estos hodiaŭ (la 15a de januaro) je la 9a pacifike.

Amuze!

Dankon pro la sciigo. Tre amuze! Mi faris similajn aferojn por diversaj prelegoj en la universitato.

Ĉu vi scias, kiu faris la Esperantan-tradukon?