Skip to main content

400.000 poloj ricevos Esperanto-kurson

russ's picture

http://www.liberafolio.org/2008/bjalistokakd
En septembro 2008 ĉiuj legantoj de la prestiĝa pola tutlanda ĵurnalo Gazeta Wyborcza ricevos kun la gazeto ankaŭ kompakt-diskon kun kurso de Esperanto kaj ampleksa prezento de la Esperanto-movado. La diskon laŭ mendo de la urbo Bjalistoko produktos la teamo de E@I (ikso.net), kaj la eldonon financos la urbo mem. La eldono de la disko estas parto de granda informa kampanjo pri Esperanto, iniciatita de la urbo Bjalistoko lige kun la Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof en 2009.

Impone! Mi estis en ArKonEs (septembra evento en Poznano, Pollando), kie aperis Tadeusz Truskolaski, la urbestro de Bjalistoko. Li eklernis Esperanton, kaj impresis min ke multaj urbaj oficialuloj de Bjalistoko eklernas Esperanton por helpi la venontan UK tie. La urbestraro ŝajnas nekutime entuziasma pri Esperanto.

by russ

Poll

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes