Ĝis la revido, kara Don!

AMIKEMA's picture

Ĝis la revido, kara Don!
Estas kun granda doloro ke mi lernis pri via forpaso hodiaŭ.
Mi preskaŭ ne povas tajpi ĉar ne eblas ĉesigi miajn larmojn.
Vi estis, estas, kaj chiam estos unu el miaj plej admirataj herooj.
Ripozu pace karega amiko! Dankon pro la apogo kiun vi ĉiam donis al mi.
Mi daŭrigos vian laboron!
Korrompite,
Mar

Al mi ankaŭ mankas Don Harlow

Mi antaŭ ĉio ŝategas lian "Esperanto-Libron", Harlow estis ega verkisto. Same por Claude Piron... Sed ne malŝparu tempon priplorante, daŭrigu la E-movadon!

Thank you for noting our

Thank you for noting our father’s passing. We’ve set up a guest book for any of dad’s friends who might like to share their thoughts about him….
http://harlows.org/memorial

Pri "En usa tenebrio"

Mi forte samopinias kun Allan Fineberg pri la verkmaniero de Don Harlow. Do mi kaptas la okazon por rekomendi mian plej sxatatan de liaj verkoj, la noveleton "En usa Tenebrio". Legante gxin, mi cxiam konstatas, ke don estas k estis vera "gxisostulo". La perdo de li, pri kiu mi eksciis nur horojn post la novajxo pri la morto de "Johan Valano", vere korfrapis min...

George Partlow
Yuma AZ/Douglas AK

I Loved His Writing

Once in a while, you come across somebody who really knows how to write wisely, clearly, effectively, putting a spotlight on the nonsensical, childish and stupid.

Such a writer was Don Harlow. I liked him as a human being. The few times I met him I was struck by what an excellent command he had of Esperanto. I was dazzled by his many writings, in English as well as Esperanto. His thoughts about politics, about language, and life in general sprang from a deep well of humanism.

To Anja and all of Don's family and friends I can only express my deepest sorrow.

La trista forpaso...

Mi estas tre ŝokita... mi ne havas sufiĉe da vortoj. Tamen, la vortoj de Mar bone esprimas mian korsenton. (Dankon, Mar, pro viaj belaj elkoraj vortoj).

_____________________
Lee Lewis
(Sekretario, Esperanto Asocio de Sankto Luiso [EASL])
Cahokia, IL, Usono

Ni chiuj memoros

Ni ĉiuj ja memoros lin, kaj daŭrigos lian gravan laboron. Mi imagas, ke Don nun estas en la Ĉielo kun Dio, kaj ke li nun renkontas Zamenhof, kaj parolas kun li... Ni memoros Don, liajn familianojn, kaj liajn multajn amikojn en niaj pensoj kaj preĝoj.