Plua Provo

NJ_Esperantist's picture

En la fruaj 1990-aj jaroj, mi provis komercan afereton pri Esperanto. Mi fabrikis permane butonojn surhavantaj Esperantajn vortojn aŭ frazojn. Mi vere devas diri ke la afero ne estis granda financa sukceso, tamen mi ŝatis desegni la butonojn.

Unu el la bonaj ideoj mi havis tiam estis la desegno (farite de mia amiko,) por la T-ĉemizo pri “Onklo Zam Bezonas Vin!” (haveble per la E-USA retbutiko.) Tio ĉemizo estas eble la plej bona ideo kiun mi ĝis nun elpensis.

Do nun ni havas la interreton, kaj mi eltrovis CafePress! Mi finfine havas lokon por realigi miajn ideojn kaj desegnaĵojn. Se vi deziras, vi povas foliumi la ideojn mi havas por ĉemizoj kaj aliaj varoj pri Esperanto.

Bonvolu viziti Esprimoj – Expressions Esperantic. Klaku la bildon pri kio vi interesiĝas kaj vi vidos kiajn varojn estas mendeblaj.

Dave RUTAN

Vi faris tre bonan laboron,

Vi faris tre bonan laboron, Dave!!
Gratulojn! Mi mendos ion el tiuj interesaj varoj!
- Filipo Dorcas

E-USA Cxemizoj

Dankon Filipo, Fakte, Iu cxe E-USA povus krei 'butiko(j)n' cxe CafePress kaj vendi cxemizojn kiu anoncus Esperanto USAon kaj la ret-adreson. Mi povas desegni gxin, sed mi nevolas preni la profiton por mi mem.

Dave RUTAN
Nov-ĵerzeja Esperantisto
A New Jersey Esperantist
http://esperanto-nj.tripod.com