Vergara Vizitas
José Antonio Vergara nun vizitas -- li fakte sidas kun mi ĉe mia manĝotablo kaj kontrolas la epoŝtojn. Li alvenis ĵaŭde ĉe Bostono kaj restis du nokte tie. La prelego ĉe la Amerika Asocio por Antaŭenigi Sciencon fartis bone. Post la prelego, ni iris al la montrado, kie organizaĵoj kaj firmaoj povas pagi por budon por montri siajn varojn aŭ reklami sin. José enkondukis sin -- kaj Esperanto -- al pli ol duono antaŭ ol la tempo elĉerpiĝis. Poste, ni iris per la subtera trajno al MIT kie li faris prelegon. La sekvontan tagon, li forlasis Bostonon kaj venis al Amherst.
Li restas ĉe ni nur unu nokto. Morgaŭ, ni havos tagmanĝon kun la lokaj Esperanto-parolantoj kaj esperantistoj. Mi esperas ke plimalpli dek venos. Ankaŭ venos ĵurnalistino kiu espereble verkos afablan artikolon pri Esperanto por la ĵurnalo. Post la manĝo, ni veturos unue al la Apple vendejo kaj poste al New Haven, kie li prenos trajnon al NovJorkUrbo.
Tiu ĉi estas la unua fojo ke mi gastigas esperantiston de alia lando. Mi gastigis esperantiston antaŭe -- Amanda Higley tranoktis ĉe ni antaŭ kelkaj jaroj. Esperanto ja estas mirakla afero kiu faras familianojn el fremduloj.
Ni haltis survoje ĉi vespere dum ni venis de Bostono en la kamparo kie ni estas lampoj kaj ni rigardis la nordajn stelojn. Li neniam vidis la nordajn stelojn kaj mi montris al li Oriono, la Taŭro, kaj la Ĉashundo. Ankaŭ la Kulerego kaj la norda stelo. Li miris pri stelo kiu restas en la sama loko. Ni kune miris pri la genia kreaĵo de Zamenhof kiu ebligis ĉion ĉi.
- limako's blog
- Login or register to post comments




Comments
Lia prezentaĵo
Mi verkis pri lia prelego en mia blogo, ĉi tie (kaj enkonduko). Mi pensas pri afiŝi la tekstojn en blog-enskriboj ĉi tie ĉe esperanto-usa, ĉar ili povas esti pli vaste interesaj.
February 17, 2008 by kvarko, 2 years 3 weeks ago