Skip to content

José foriris

limako's picture

Hodiaŭ, okazis publika tagmanĝo por José ĉe loka ĉina bufedo. Venis kelkaj el la lokaj Esperanto-parolantoj kaj ĵurnalistino. Ni babilis momente Esperanton inter la Esperanto-parolantoj dum unu el ni alparolis la ĵurnalistinon. Mi esperas ke ŝi verkos belan artikolon kiun la ĵurnalo konsentos eldoni. Poste, José kaj mi veturis suden. Ni haltis ĉe librovendejo (José amas librojn) kaj ankaŭ al Apple vendejo. Finfine, li ekvojaĝis al la stacidomo -- ni alvenis nur 3 minutojn antaŭ la ekiro de la trajno kaj devis kuri. Kompreneble, ĝi estis ĉe la lasta relparo. Ni alvenis kun nur kelkaj sekundoj -- nur sufiĉis por momenta brakumo kaj la pordoj fermiĝis. Bonan vojaĝon, José!

February 18, 2008 by limako
AdaptiveThemes