SearchUser loginRecent blog posts |
Ago-Semajno 2007 (Pollando)Mi kaj mia fianĉino Anna ĉeestis Ago-Semajnon en Malborko dum la novjara semajno. AS estas jara pola renkontiĝo. Ĝenerale AS celas festemajn junulojn sed ankaŭ iom da mezjunuloj kaj maljunuloj ĉeestis. :) Multaj landoj estis reprezentitaj. Inter cent kaj du cent homoj ćeestis (mi ne certas pri la nombro!) La vetero tre malvarmis. Estas belega granda kastelo en la urbo, tre plaĉa kaj tuj apud la AS-ejo. Okazis diversaj noktaj koncertoj kaj unu vesperon okazis kavalira spektalo ekstere kun fajroj kaj kvazaŭ mezepoka manĝo. La 31a de decembro estis tre laŭta festa nokto. Oni ĵus sendis ligojn al filmetoj kaj fotoj, do se iu scivolas kia estas tia Esperanta renkontiĝo, jen la ligoj: http://video.google.pl/videoplay?docid=3606793877921416572
|
Pictures from Esperantujo
|
||||||