Kursafiŝoj

hoss's picture

Lastatempa helpopeto pri kiel reklami kurson memorigis min pri malnovaj afiŝoj, kiujn mi kreis dum pasintaj jaroj por varbi lernontojn al loka universitata kurso.

Eble aliaj povos profiti de la laboro, do mi disdonas kelkajn ĉi tie; vi rajtas uzi kaj adapti ilin tute libere. La tekston mi ĝeneraligis, por ke ĝi estu uzeblaj en diversaj lokoj, kaj malsupre de ĉiu afiŝo mi aldonis plenigeblan kampon, kie oni povas facile entajpi lokan kontaktinformon pere de PDF-programoj kiel Adobe AcrobatPages.


Dikfingro (4.9 MB)

Kialoj (457 KB)

Kompreneble mi bonvenigas plibonigojn, proponojn, korektojn ktp. Se eble, mi volonte agordus la afiŝojn laŭbezone — do nur demandu, se vi bezonas helpon!

Mojosega!

Mojosega! A nicely done poster.

My one comment would be that the middle section of the back "Promote linguistic equality" seems a bit out of place. The rest of the poster is very positive and upbeat, but the "Promote linguistic equality" paragraph seems a bit negative. Maybe this paragraph could be rephrased to be more positive?

Excellent eye-catching graphic design work. Well done!

David Simpson

Trafe dirite

Dankon pro la saĝa konsilo, David. Vi pravas: tiu alineo ne tute kongruas kun la du aliaj. Mi elpensu kiel reverki ĝin.