SearchUser loginRecent blog posts |
Esperanto furoras ĉe ipernity![]() La retpaĝaro ipernity furoras pro la agado de Esperanto-parolantoj. Ekde la sukcesa traduko de la interfaco en Esperanton, la nombro de Esperanto-parolantoj tie dekoble altiĝas. Paŭl Peeraerts proksimumas ke 675 esperanto-parolantoj aliĝis kaj ekuzas la retpaĝaron por ekkoni unu la alian kaj interŝanĝi bildojn, filmetojn, dokumentojn, ktp. Kelkaj ecoj pri ipernity faciligas la eltrovon de Esperanto-parolantoj kaj sciigon kiam iu vizitas viajn paĝojn kaj kiuj estas la amikoj de aliaj. Tre rapide, tiel, vi povas esplori tion, kion faras aliajn -- pli facile, laŭ mi, ol ĉe aliaj retpaĝaroj. Mi havas paĝon tie kie mi plejparte nur indikas ke mi blogas ĉi tie. Farinda ankaŭ por aliaj. Kaj, se iu volas klarigi kiel ni ekkaptu bildojn de ipernity, anstataŭ de flickr, bonvole sciigu min.
|
Pictures from Esperantujo
|
||||||
ipernity kaj mi
Ege interesa ttt-aro, kaj mi tuj aliĝis kiam mi legis la blogon de limako. Tamen, mi deziras konatiĝi kun la aliaj Esperantistoj en ipernity. Kiel oni kreskigu reton de E-istoj en la paĝaro?
reto
Mi ne certas kion vi volas demandi: ĉu vi demandas kiel kreskigi vian personan reton ĉe ipernity? Aŭ kiel allogi pli da E-o-parolantoj al ipernity? Por kreskigi vian personan reton,kKiam vi vizitos la paĝon de alia, vi povas vidi ties kontaktojn. Kiam vi vizitas E-o-parolanton, ties kontaktoj ofte ankaŭ estos E-o-parolantoj. Kiam vi ŝatas la bildojn kaj artikolojn kiujn ili afiŝas, indiki ke ili estu ankaŭ kontakton vian.
Se temas pri kiel allogi pli da homoj al ipernity, faru kiel mi faris: verku artikolojn ĉe konataj retejoj pri kiom ĝi utilas kaj meritas atenton. :-)
--
Steven BREWER
Dankon pro la respondo
limako/Steven,
Via unua respondo fakte estis kion mi serĉis...mi ne
sciis kiel kreskigi mian personan reton en ipernity.
Tamen, la dua parto de via respondo ankaŭ gravas, kaj mi nepre mencios ipernity aliloke en la interreto kiam ajn mi trovas taŭgan ttt-ejon.