Eta(?) Rutgers Renkontiĝo

NJ_Esperantist's picture

Mi invitas vin al neformala renkontiĝo por Nov-Ĵerzejaj Esperantistoj ĉe la Universitato de Rutgers, la 17an de majo 2008. Ni kunvenos en la manĝejo de la Student Center ĉirkaŭ 1:00 ptm. Simple serĉu la flagon de Esperanto por trovi nin. La Student Center de Rutgers lokiĝas ĉe 126 College Avenue, New Brunswick, NJ.

Vi ne devas esti studento ĉe Rutgers por partopreni kaj tial vi ne bezonas Student-identigilon. Se vi uzos la apudan aŭtoparkejon vi povas ricevi unu-tagan permesilon ĉe la enirejo de la Student Center.

Jen via oportuno renkonti aliajn Esperantistojn de Nov-Ĵerzejo! Ni kunvenos por babili, rakonti spertojn, kaj renkonti novajn amikojn. Manĝaĵetoj kaj pli estas aĉeteblaj en la manĝejo, do ne necesas kunporti ion krom vi mem. (aŭ eble aĵojn interesajn pri Esperantujo.)

Kvankam vi ne devas pagi kotizon, plaĉus al ni scii antaŭe proksimume kiom da homoj ĉeestos Vi povas respondi al mi per (nj_esperantist@yahoo.com) Kontrolu nian retpaĝaron ĉe http://esperanto-nj.tripod.com Konsideru aniĝi al nia Jahugrupo ĉe http://groups.yahoo.com/group/esperanto-nj por ĝisdatigoj pri estontaj eventoj en la Nov-Ĵerzeja regiono.

Samideane Via,
Dave RUTAN
New Jersey Esperantist

Pri esperanto-asocio

Ne forgesu ke tio estis antau pli ol 50 jaroj . . . estas tute eble ke ne restas iaj spuroj de tiu pra-asocio. Povus esti ke en ies kelo au subtegmentejo kushas skatolo plena de malnovaj dokumentoj, sed kiel trovi ilin . . .

Lee

Forgesitaj spuroj

Ha jes, mi havas la saman problemon kun mia flankokupo, fervoja historio. Estas unu loko laux mia cel-fervojo pri kio preskaux nenio estas sciata.

Jen la Vivo.

Dave RUTAN
Nov-ĵerzeja Esperantisto
A New Jersey Esperantist
http://esperanto-nj.tripod.com

Pri Nov-Jherzio

Eble interesus vin tiu chi anonco el la revuo "Esperanto", Oktobro, 1952:

"Lastatempe ne malmultaj lernejoj enmetis Esperanton en siajn studprogramojn. Inter ili estas pluraj en la shtato New Jersey, Westside High School en Newark, kaj tiuj en South Orange, Maplewood, kaj Chatham-Madison..

Dum Shtata Konferenco de la Lernejoj por Plenkreskuloj en la fama universitata urbo Princeton okazis Esperanto-ekspozicio organizita de la lokaj Esperantistoj kun helpo de EANA [Esperanto-Asocio de Nord-Ameriko, kiu en tiu jaro havis pli ol 800 membrojn. LM] La Esperanto-Asocio de New Jersey oficiale alighis al la Shtata Asocio de Lernejoj por Plenkreskuloj."

p. 264

Tio estis alia epoko, chu ne?

Lee

Esperanto-Asocio de New Jersey ?

Esperanto-Asocio de New Jersey?? Mi scivolas kie mi povas trovi pli da inform pri tiu organizo! Ĉu iu scias ion ajn pri ĝi? Kiam ĝi komencigis/mortis? Mi neniam antaŭe sciis ke ĝi eĉ ekzistis.

Dave RUTAN
Nov-ĵerzeja Esperantisto
A New Jersey Esperantist
http://esperanto-nj.tripod.com