Skip to main content

Sakrado

limako's picture

Antaŭ kelkaj semajnoj, ni diskutis sakradon kaj Lee Miller diris ke li ne estas spertulo pri sakrado. Hodiaŭ mi lernis kie oni povas serĉi por spertuloj pri sakrado: Norvegio, kie estas gajnintoj de konkurso de sakrado. Mi vidis la ligon ĉe aprila ŝerco en kiu oni proponas ke decas sakri en Esperanto por ke oni ne batu vin ĉar oni ne komprenus kion vi diras. Mi vidas lastatempe pli da mencioj pri Esperanto en la novaĵo ol kutime. Studenta aŭtoro kontaktis min hodiaŭ kaj vizitos niajn lokajn kunvenojn post du semajnoj por verki artikolon. Estas vere kuraĝige.

by limako

Comments

Sakri modeste

hoss's picture

Mi opinias, ke Liĉjo ŝajnigas sin tro modesta. Eble li ne estas spertulo, sed li ja havas fibuŝon. :-)

April 2, 2008 by hoss, 1 year 50 weeks ago

Fi-busxo?

Lee Miller's picture

Nu. Oni ja povas esti kompetenta, sen esti "specialisto", cxu ne?

Licxjo

April 3, 2008 by Lee Miller, 1 year 49 weeks ago

Poll

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes