Skip to main content

El Popola Ĉinio demandas

limako's picture

Antaŭ semajno, mi ricevis leteron de El Popola Ĉinio kiu demandis pri la gazetara traktado de la stafetado de la olimpika torĉo kaj la eventoj en Tibeto. Mi verkis respondon, kiun mi sendis kaj al El Popola Ĉinio kaj al Libera Folio. Aperas nun artikolo pri tio ĉe Libera Folio. Legu plu por vidi mian plenan respondon al El Popola Ĉinio.

elpc wrote:

Ankau ni faris raporton pri la evento en nia reta EPCh. Nun ni volas scii, kiel raportis viaj lokaj jhurnaloj pri stafetado de olimpika torcho kaj evento okazinta en Lhasa. Kiaj estas viaj opinioj?

La lokaj ĵurnaloj raportas (1) tion, kio diras ĉina registaro (ke ĉion kulpas la tiel-nomata "Dalai-kliko"); (2) tion, kio diras la Dalai-Lama (ke li celas nur pacan agadon kaj tibetan regon de la tibeta federaciero de Ĉinio -- kaj ne sendependiĝn de Tibeto mem); kaj (3) sendependajn voĉojn, laŭeble, pri tio, kio vere okazas. Por mi, plej trafaj estas la raportoj pri la monaĥoj kiuj parolis al la ĵurnalistoj kiuj vizitis Tibeton, ekz tiu ĉi artikolo. Ili diris "Ni nur demandas homajn rajtojn. Oni trompas vin. Ne kredu ilin. Ili mensogas al vi."

Kiaj estas miaj opinioj? Kiam registaroj provas enmiksi en la agadon de religioj, ili aspektas stultaj kaj malbonecaj -- devas esti altega muro inter la agado de registaro kaj agado de religioj. Plue, mi subtenas la rajton de la tibeta popolo mem decidi kian registaron ili havu en sia federaciero. Kaj mi subtenas la rajton de la popolo pace kaj libere esprimi sian malfeliĉon pri la agado de la registaro. Kiel esperantisto, mi havas fortan kredon pri la povo de komunikado en la solvo de homaj konfliktoj.

Mi esperas pri la estonteco. Mi esperas ke Ĉinio rekonos ke tiu ĉi momento -- dum la tuta mondo rigardas -- estas taŭga momento liberigi la esperojn de la popoloj de la mondo, kaj ne perforti la kulturon kaj religion de minoritataj popoloj de Ĉinio. Oni liberigu la internaciajn ĵurnalistojn por ke ili raportu pri tio, kio vere okazas en Tibeto. Se gravas la voĉoj de la popolo, oni lasu ke tiujn voĉojn oni vere aŭskultu kaj ne regu ĉion per polico.

Se Ĉinio ne ofertas al siaj civitanoj la rajton libere esprimi sin kaj la rajton ekscii tion, kio vere okazas en Tibeto, mi subtenas la pacan manifestadon pri tio, eĉ ĉe la stafetado de la olimpika torĉo. En Ĉinio eble oni povas malpermesi la liberan esprimon de la popolu, sed ankoraŭ ne ĉie en la mondo.

by limako

Poll

La plej nemalhavinda vortaro estas:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes