Skip to main content

Lingvo-helpantoj bezonataj ĉe Lernu

limako's picture

Kiam oni sukcesas je la meza ekzameno ĉe Lernu, oni rajtas esti lingvo-helpanto. Helpantoj respondas al mesaĝoj de studentoj -- kelkaj el la kursoj havas etan korespondan parton. Foje oni ankaŭ ricevas sciigoj pri tajperaroj, ktp, kiun oni povas ĝustigi. Surprizis min iomete vidi kiom malmulte da anglalingvanoj helpas je Lernu. Estas nur kvin aliaj homoj (krom mi) kiuj ofertas sin kiel lingvo-helpanto. El la aliaj, ŝajnas ke nur unu estas usonano. Kial aliaj ne helpas?

Mi iom dubas ke oni ĝenerale komprenas kiom valoras Lernu. Mi jam renkontis kelkajn homojn kiuj instruis al si mem la lingvon per Lernu. Ĝi estas tre bona instruilo. Universitataj kursoj ĉe UCSD kaj Stokholma universitato uzas ĝin kiel fundamenton. Ni devas subteni ĝin -- ĝi estas ege valora kaj estus granda perdo se ĝi malsukcesis.

Ni ankaŭ devas montri nin kiel organizaĵo ĉe lernu. Kiam komencantoj lernas Esperanton per Lernu, ili nun verŝajne havas nenian kontakton je membro de Esperanto-USA. Ni devas esti pli videbla tie por ke, post lerni Esperanton, oni havas la ideon ke la sekva paŝo estas membriĝi kaj partopreni landan kongreson. Se neniu el ni partoprenas, estas multaj komencantoj kiuj preterpasos E-USA.

Se vi ne ankoraŭ faris, faru la bazan kaj mezan ekzamenoj kaj petu ke ankaŭ vi estu lingvo-helpanto. La Majstro dankus vin.

by limako

Comments

Kiun peti?

Tim Westover's picture

Kiun oni devas peti por fariĝi lingvohelpanto? Ĉu estas formularo ĉe lernu aŭ ĉu oni devas sendi retmesaĝon?

Estas strange -- mi malsukcesis lingvoekzamenon B post sukcesi je C. Nur la duan fojon mi sukcesis je B. En lingvoekzameno B estis pluraj vortfinaĵoj, pri kio oni povas debati -- ekzemple, la programo volis "ata" sed gramatike (kaj laŭ kunteksto) eblas "ita". Malnovaj vundoj denove sangas . . .

May 27, 2008 by Tim Westover, 1 year 41 weeks ago

Ekzamenaj plendoj

limako's picture

Mi malamegas tiajn ekzamenojn kiajn oni ofertas ĉe Lernu. Samtempe, oni ne povas plendi pri la kosto, ĉu? :-)

Kiam mi faris la B-ekzamenon, mi faris la jenan eraron. Oni devas enmeti taŭgan prefikson: "Bonvole ne ___-uzu la monon!" Mi pensis momente kaj enmetis "for". La respondo estis "Nekorekte (Devus esti 'mis/fi/ek')". Ne estas ke "foruzu" ne estas tute taŭga afero por diri, sed "for" ne estas "prefikso" (laŭ la oficiala listo de prefiksoj). Kiel oni diru "Harumph!" Esperante?

--
Steven BREWER

May 27, 2008 by limako, 1 year 41 weeks ago

Mi eraris pri . . .

Tim Westover's picture

. . . "Ni estas bone kon_____". La celata respondo estas "antoj", sed eblas "ataj", "konitaj", "atoj", ks.

May 28, 2008 by Tim Westover, 1 year 41 weeks ago

Bona demando!

limako's picture

Jen la Lingohelpanta paĝo. Sur tiu paĝo estas ligilo al forumularo per kiu oni petas esti lingvohelpanto.

--
Steven BREWER

May 27, 2008 by limako, 1 year 41 weeks ago

Poll

Via plej ŝatata kromnomo por L.L. Zamenhof estas:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes