SearchUser loginRecent blog posts
|
Respondo al peto de Barbara Pietrzak![]() Lastatempe, s-ro Dorcas petas min respondi al peto por informo de Barbara Pietrzak, la estrino de Pola Radio kaj laboranto informado por UEA. Ŝi petas raporton pri rilatoj de landaj asocioj al gazetaro kaj publiko, kaj demandis dek demandojn. Jen mia respondo: Estimata s-rino Pietrzak, Mi estas estro al Komitato de Informado de Esperanto-USA. Dankon al vi pro via laboro por la movado. De sube, bv. trovu respondojn al viaj demandoj. Tamen, eble estas pli bona se mi penas klarigi la situacion en Usono. Plejparte, kiam usona amaskomunikilo interesiĝas pri Esperanto, estas per intereso en homo aŭ familio, kaj la fakto ke ili parolas la internacian lingvon estas interesa punkto, kiu igas la ulon "novaĵ-indan". Ĝenerale, la gazetaro ne verkas pri Esperanto mem. Kiam ni havas kongreson, interesiĝas la loka gazetaro, sed ne pli ol aliaj samgrandaj kongresoj. Tre malofte gazeto raportas pri Esperanto mem. Malgraŭ tio, kiam gazeto verkas pri Esperanto, ni ofte vidas pli da trafiko ĉe nia retpaĝaro. Esperanto-USA estas bone organizata, havas sufiĉan monon, kaj havas (laŭ mi) bonan retpaĝaron. Tamen, ni ne estas tre agema, eble ĉar ni havas malmulte junuloj, kaj estas ŝternita tra vasta lando. Ni deziras rekte propagandi Esperanton, tamen ankoraŭ ne trovis sufiĉan energian. Lasta jare, ni aĉetis malgrandan reklamon sur fama TTT-ejo kaj en bone konita, sed ne vaste legata, gazeto "The American Prospect". Tiu reklamo efektivis, sed ne multe. Eble en Eŭropo, kiam oni raportas pri Esperanto, oni mencias la agon, kaj la aserto de la propagandistoj por aŭ kontraŭ Esperanto, aŭ la grandeco de kongreso, ktp. En Usono, malofte oni verkas pri Esperanto kiel funkcianta ideo kiu povas plibonigi la mondon, tamen kiel "bona ideo kiu ne sukcesis" aŭ hobio. Do ni en Esperanto-USA celas ĉefe informigi la publikon ke ni ekzistas. Tial, iom da viaj dek demandoj ne bone trafas niajn problemojn. Mi supozas ke vi komprenas ĉi tiun situacion pli bone ol ni, tamen ni deziras raporti al la UEA kiel eble plej bone. 1) Chu en via landa estraro trovighas estrarano respondeca pri informado? Jes, ĉiujare ni havas unu personon kiu plenigas la poŝtenon de estro de komitato por informado. 2) Chu estas respondeculo pri la eksteraj rilatoj, publikaj rilatoj? Jes, ni estas organizata por ĉi tiu, tamen ni ofte agas, kaj laŭ mia scio gazetuloj preskaŭ neniam kontaktas nin. 3) Chu vi (kaj/au lokaj grupoj) tenas kontaktojn kun jhurnalistoj au pretigas gazetarajn komunikojn por la landaj amaskomunikiloj? Ne, plejparte ne. Malofte artikolon pri Esperanto eldonas gazaeto, tamen kutime la artikolo estas pri individua persono kaj ĝia rilato al Esperanto, ne la ekzisto aŭ agado de Esperanto-USA. 4) Chu funkcias che vi rebatlisto grupiganta aktivulojn, kiuj prilaboras Ne. 5) Chu krom komunikado pri planata E-arangho vi pretigas zorgeme prilaboritan sumigan raporton post ghia fino? Jes, kutime ni bone raportas pri tiaj aferoj, tamen ni ne bone eldonas raportojn al gazetaro, kaj kutime ili ne interesiĝas. 6) Chu vi utiligas la Gazetarajn Komunikojn de UEA kaj chu vi informas viajn membrojn (kiuvoje?) pri la agadoj de UEA? Ni havas informon pri iom da la agado de UEA, sed probable devas havi plu. Ni ne rekte uzas la Gazetarajn Komunikojn. 7) Kian materian helpon vi atendas de UEA: ekzemple, pretajn tekstojn tradukeblajn, tekstojn pri UEA kiel organizo kaj ghiaj fakaj asocioj? Nuntempe, ni ne bone uzas la UEA informon por tia helpo. 8) Kian edukan helpon vi atendas de UEA: konsilarojn, seminariojn, rendevuojn por informantoj kadre de Universalaj Kongresoj, viaj kongresoj, aliaj E-aranghoj? Verŝajne scio pri internacia vojaĝo kaj oportuno por usonaj junuloj 8) Chu vi konas la gvidliniojn por informado de UEA kaj chu vi utiligas la informmaterialojn el TTT-ejo de UEA? Chu vi mem havas au funkciigas TTT-ejon? Ni ne bone uzas la TTT-ejo de UEA. Ni sukcese starigis bona TTT-ejo (http:\\esperanto-usa.org), kaj tio estas centra komunikilo de la membroj de Esperanto-USA. 9) Kiamaniere por via informa laboro utilas informoj kaj artikoloj en la revuo "Esperanto? Ni ne uzas ĝin rekte, tamen informo pri la movado tra la mondo estas granda fakto per kiu ni argumentas al gazetaro ke Esperanto gravas. 10) Se vi povus havi unu aferon por via informa laboro, kiu nuntempe mankas, kio ghi estus? Angla artikolo aŭ video kiu montras al usonaj junuloj ke ili povas trovi multaj amikoj tra la mondo per Esperanto. Samideane,
|
Pictures from Esperantujo
|
||||||