Skip to main content

Notoj de Estrarkunsido

limako's picture

Jen miaj notoj de la estrarkunsido. Tiuj ĉi neniel estas oficiala, sed nur miaj personaj notoj dum la kunsido.

0. Centra Oficejo

Translokiĝis dum unu tago. Nova oficejo pli malgranda ol la alia. Arĥivoj en iom malkonvena loko. Libroservo funkcias je plimalpli sama nivelo ol antaŭaj jaroj. La sendo-kosto al eŭropo multe altiĝas (ne plu estas surfaca ekspedservo). Oni demandas ĉu eblas presi librojn en eŭropo estonte por eviti la altan sendokoston. Pri 1-800-ESPERANT, la respond-kapable malbone funkcias, sed nun ĝi ofertas nur anoncon kaj ne plu eblas lasi mesaĝon. Dum la pasinta jaro, venis nur 3 aŭ 4 veraj informpetintoj pere de la telefon-numero. Venas tri petoj ĉiutage pere de la reto, inter 90-100 monate. Estas nun atestiloj por dumvivaj membroj. La stoko de la Benson vortaro elĉerpiĝas. La Richardson libro ankaŭ elĉerbiĝas kaj bezonas ĝisdatigon. La arkivo de sonbendoj meritas enciferigito kaj volontulo por trakti tiun projekton bezoniĝas. La centra oficejo ne aĉetas malnovajn librojn kaj ne plu akceptas donacojn de malnovaj revuoj. La CO nun havas novan adreson

1. Retbutiko

La nuna retbutiko havas diversajn problemojn. Estas projekto renovigi la retpaĝaron. Kelkaj problemoj estas solvendaj: kiel trakti en la sistemo membrecon (kaj rabaton), sendokoston, kaj impoŝtojn. Post tiam, ni havu "lokan retan feston" por lanĉi la novan retbutikon.

2. Bulteno

Estos nova nomo por la bulteno: "Usona Esperantisto".

3. Reto: Poŝtlistoj

Estas oficialaj dissendolistoj kiuj havas "elna" en ili: elna-estraro, elna-membroj, elna-anoncoj, elna-libroj. Kaj kelkaj ne-oficialaj: elna-retpagxo, elna-informado.

Pri elna-estraro: starigi novan liston: eusa-gvidantoj kun la estraro kaj aliaj gvidantoj de la organizajo. Mesagxoj kiuj devas resti privataj estu senditaj rekte de la prezidanto uzante Bcc: por ke respondoj revenu nur al la prezidanto. Tio permesos ke la novaj arkivoj estu malfermaj.

Pri la aliaj grupoj: ni sxangxu la nomojn -- ni kreos novajn listojn kaj informos la partoprenantojn. eusa-anoncoj, eusa-membroj, eusa-libroj.

La malnovaj listoj farigxos ne-aktivaj, sed restos por ke la arkivoj ne perdigxu.

4. Amerika Oficejo

Estas plano starigi oficejon en Meksiko. E-USA subtenos finance la oficejo laŭ la projektplano.

Ni starigos Amerikan Fonduson por subteni la kostojn kaj peti subtenon de EUSA membroj.

5. Buĝeto (diskuto en la angla)

Kun malgrandaj ŝanĝetoj, inkluzive modestan plialtigon je la salajro por la Direktoro, la buĝeto por 2009 estis aprobita. Esperanto-USA havas solidan fundon finance kun malgrandaj mongajnoj dum la pasintaj du jaroj kaj por la unua kvarono de tiu ĉi jaro.

6. Dankoj

Estis diskuto pri la bezono pli efike danki al oni kiu donacas monon, per leteroj, kartoj, kaj anoncoj en la bulteno kaj landa kongreso.

7. Kongresaj Komitatoj

Komisiono estis ŝarĝitaj por kalkuli la balotilojn (Read kaj Spickler) kaj la presidanto anoncis ke li serĉos homojn, ne-estraranojn, por kandidatiga komitato.

8. Reto: Pasporto al la Tuta Mondo

Pasporto estas uzata kelkloke. Estis longa diskuto pri ĉu krei retan ekzempleron.

by limako

Comments

VIAJ NOTOJ

AMIKEMA's picture

Dankon pro la ghisdatigado.
Mi esperas ke venontjare NASK kaj nia LK ne okazos samtempe. Mi certe shatus cheesti nian LK-on en 2009.
Mi petas vin transdonu mian dankemon kaj bondezirojn al chiuj kiuj partoprenis la kunsidon.
El fora Sandjego,
Mar =)

July 13, 2008 by AMIKEMA, 1 year 35 weeks ago

Ne danĝere

limako's picture

Ne danĝere pri tio, mi kredas. Venontajare, laŭ mia kompreno, la LK okazos dum la semajnfino de Memorial Day en Sanka Luiso -- NASK verŝajne ne okazas tiam.

Ĉijare, la daton fiksis tiuj, kiuj volis flugi de TAKE al UK, do ĝi devas okaze tuj antaŭe por ke tiuj, kiu, kontraŭis la kuneston akceptus ĝin. Okazas samtempe kiel la Brazila Kongreso de Esperanto, do alia sekvo de la decido estas ke neniuj brazilanoj povis veni. Domaĝe.

Tamen, la kongreso estas BONEGA! Kaj venontafoje ke estos TAKE ĝi estos en Brazilo. Mi devas iri -- la braziloj, same kiel la kanadanoj, scias kiel festeni!

--
Steven BREWER

July 13, 2008 by limako, 1 year 35 weeks ago

Ĉu “festeni” aŭ “diboĉi”… =)

AMIKEMA's picture

Mi pretighas por la venonta TAKE lernante la portugalan!
Fartu bone, kara amiko,
Mar =) (El la diboĉejo de NASK)

July 14, 2008 by AMIKEMA, 1 year 35 weeks ago

Poll

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes