Raporto pri FLANC en Berkeley
Karaj kolegoj,
Pasint-sabate mi prelegis pri la projekto "Linvolanĉilo" en la urbo Berkeley. Pli ol 300 geinstruistoj partoprenis la eventon "Konferenco de la Asocio de Instruistoj pri Fremdaj Lingvoj de Norda Kalifornio" (www.FLA-NC.org)
Bonŝance alia evento por universitataj studentoj ankaŭ okazis en la sama loko, do, tiuj junuloj ankaŭ vizitis nian budon! =)
Ok prelegoj okazis samtempe, bedaŭrinde, do mi feliĉiĝis pri la cheesto de dek geinstruistoj kaj du universitataj studentoj por mia prelego.
Dum la prelego la ĉeestintoj faris bonegajn demandojn. Verŝajne ĉiuj jam sciis ion pri Esperanto. Ĉiuj multe entuziasmiĝis pri la projekto.
La du studentinoj tuj priparolis la eblon ekkomenci klubon kun sia instruisto, Profesoro Zermeño-Cárdenas, unu el la organizantoj de la konferenco kiu, parenteze, nomas min "kuzino".
La organizantoj petis ke ni estu parto de ĉiuj estontaj konferencoj kaj eĉ invitis nin partopreni venontan lingvan festivalon en Junio. Nia budo certe estis la plej vigla!
Mi elkore dankas la lokan klubon en San-Fransisko (SFERO) pro la invito kaj mi precipe dankas al Ges-roj Lusi kaj Vilchjo Harmon pro la gastigado de mia filino kaj mia dum la semajnfino.
Antaŭen!
Mar =)
- AMIKEMA's blog
- Login or register to post comments




Comments
Good work, Mar.
-- Robert L. Read
read &t robertlread point net
Austin, TX, USA
November 14, 2008 by Robert L. Read, 1 year 18 weeks ago