Tut-usona manifestacio kontraŭ Propono 8
En la lastatempa balotado en Usono, sukcesis balotpropono en Kalifornio kiu malpermesis samseksan gejedziĝon. Dum kelkaj jaroj okazas disputoj en Kalifornio kaj aliaj ŝtatoj pri gejedziĝado. Antaŭ kvin jaroj, gejedziĝo estis kontraŭleĝa ĉie en Usono. Post multe da aktivado, la altaj juĝejoj en kelkaj ŝtatoj -- inter ili Kalifornio -- decidis ke laŭ ŝtataj konstitucioj ne eblis leĝe malpermesi gejediĝon. En Kalifornio, oni faris balotproponon por ŝanĝeti la konstitucion por ebligi ke oni malpermesu gejedziĝon kaj ĝi sukcesis. Gejedziĝo nun estas permesita en nur du ŝtatoj de Usono: Massachusetts kaj Connecticut (kaj en unudu aliaj estas permesite civilaj unuiĝoj).
Nacian manifestadon oni organizis por protesti la sukceson de la balotpropono. Nia loka Esperanto-grupo decidis solidare partopreni por kontraŭstari la forprenon de rajtoj de minoritata grupo da homoj. Unu el niaj membroj estas transgenra samseksamulino kaj ni ĝojis stari por ŝi -- sed ankaŭ por ni mem. Ni sentis fortan bezonon kontraŭstari la maljustecon de la nova leĝo. Ni faris kelkajn ŝildojn en Esperanto kaj portis ilin kaj Esperanta standardo al la manifestacio.
La tago komenciĝis pluve. Dum ni veturis al la manifestacio, mi iom timis ĉar komencis pluvegi kaj eĉ estis fulmo. Ni renkontiĝis ĉe meksika restoracio kaj tagmanĝis. Dume, la pluvo ĉesis. Bonŝance dum la tuta manifestacio, nur pluvetis.
Venis proksimume dumil homoj. Ni kune staris kun la aliaj kaj montris niajn ŝildojn. Estis kelkaj afablaj demandoj pri niaj ŝildoj kaj ni feliĉe klarigis al oni kio estas Esperanto. Ni aŭskultis paroladojn, kune kantis kun la Koleregaj Avinoj, kaj multe ĝuis la aktivan, pozitivan etoson. Mi faris multajn bildojn. Post du horoj, ni iris hejmen. Estis nur eta paŝo por ni, sed okazis similaj manifestacioj tra tuta Usono. Kontrolu la televidajn novaĵojn ĉar eble vi vidos niajn ŝildojn ĉe via televidilo!
- limako's blog
- Login or register to post comments




Comments
En la lastatempa balotado en
En la lastatempa balotado en Usono, sukcesis balotpropono en Kalifornio kiu malpermesis samseksan gejedziĝon.
Ankaǔ la gejedziniĝon!
Oni jam longe disputas pri tio, ĉu Esperanto estas seksisma aǔ ne. Sed certas ke malfacilas paroli en la internacia lingvo pri ĉi tiu afero pro gramatikaj kialoj. Kiel mi traduku la vortojn "same-sex marriage"? Diri "gejedziĝo" ne enhavigas la virinojn, diri "gejedziniĝo" forlasas la virojn. Kiel elparoli la krampojn en "gejedz(in)iĝo"? Kaj "gegejedziĝo" estus sensenca.
Enigmas.
November 20, 2008 by eriko, 1 year 17 weeks ago
Novan afiŝon
Mi faris novan afiŝon pri la temo de Esperanto kaj politikaj agoj.
Mi multe dankas al ĉiuj, kiuj partoprenas tiun ĉi diskuton ambaŭflanke.
--
Steven BREWER
November 18, 2008 by limako, 1 year 17 weeks ago
Esperanto kiel esprimilo
Mi ne bone komprenis pri kiuj temoj estas lingvaj kaj/aŭ internaciaj kaj kial oni nur rajtas uzi Esperanton por esprimi oniajn opiniojn pri tiaj aferoj. Ankaŭ mi ne komprenis kial oni ne uzu Esperanton por enmiksiĝi en Kulturan Militon. Ĉio kion ni skribas kaj diras estas enmiksiĝo en tiun militon. Eĉ kiam oni recenzas libron aŭ kinofilmon tie estas oponantoj kaj kontraŭuloj. Tio ankaŭ estas Kultura Batalo.
Esperanto estas lingvo kaj partianaj homoj rajtas uzi ĝin por partiaj celoj. Ankaŭ neniu ĉiuinkluziva konsento necesas ekzisti inter esperantistoj. Nur oni ne rajtas prezenti sin kiel nura reprezentanto de Esperanta Komunumo (tion bedaŭrinde nun faras Silfer en E-Civito). Tre diversaj opinioj kaj ideoj povas same profiti Esperanton.
Tie malfacile povas esti ia ajn interkomunikado kaj interkompreno se esprimo de iuj ideoj estos malpermesata aŭ malkonsilata. Ideoj kaj opinioj devas esprimiĝi por ebligi konon pri vidpunktoj de aliaj personoj kaj komprenon de tiuj aliaj.
November 18, 2008 by Becxjo, 1 year 17 weeks ago
Esperanto kaj Sociaj Aferoj
Hura ke Esperanto taŭgas ne nur por diskuti aferojn kiel la ata/ita problemo, aŭ la uzo de la prepozicio post verbo.
Danke al dio, Esperanto taŭgas tute bone por diskuti la vere gravajn aferojn de la hodiaŭa mondo.
Ĉu iu ajn jam skribis al Obama por sugesti la uzadon de nia lingvo kiel pont-lingvo por ĉiuj popoloj?
November 18, 2008 by Allan Fineberg, 1 year 17 weeks ago
Demokrateco
Kiam oni loĝas en demokratio kiel Usono, oni konsentas respekti la decidon de la plejparto da voĉdonantoj, kaj la voĉdonantoj en Kalifornio decidis respekti tradician geedzecon. Vi rajtas klopodi konvinki ilin aliflanke, sed ne taŭgas koleraj protestoj ĉar vi ne atingis vian deziron.
Parenteze, mi konsentas kun KriZe - mi preferas rigardi Esperanton kiel lingvo por internacia komunikado kaj komprenado, kaj ne enmiksi ĝin en la Kulturan Militon.
November 17, 2008 by DavidSimpson, 1 year 17 weeks ago
Politiko
Prefere oni ne enmiksu Esperanton en politikon.
November 16, 2008 by KriZe, 1 year 17 weeks ago
Esperanto estas lingvo
Ĉu vi same dirus, ke oni ne uzu la anglan por esprimi siajn politikajn opiniojn? Esperanto ankaŭ estas lingvo kaj oni povas uzi ĝin por esprimi siajn politikajn vidpunktojn. Miaopinie nura eraro estas tio, ke pensi ekzistas ununura politika opinio inter esperantistoj. Same kiel favorantoj de gejedziĝo tie estas esperantistoj kiuj oponas ĝin, kaj ili ankaŭ rajtas libere uzi Esperanton por esprimi siajn ideojn.
November 17, 2008 by Becxjo, 1 year 17 weeks ago
Tamen
Bone ke oni volas uzi Esperanton - iu ajn rajtas. Sed ĉi tiu afero estas nek lingva nek internacia.
Se bostonaj esperantistoj deziras partopreni politikan proteston (kontraŭ kalifornia leĝo...en Masaĉuseco..?), prefere oni faru tion individue, ekster la aŭspico de "nia loka Esperanto-grupo."
November 18, 2008 by KriZe, 1 year 17 weeks ago
Kial ne?
Mi scivolas kial vi kredas ke Esperanto ne taŭgas por politikaj celoj.
--
Steven BREWER
November 17, 2008 by limako, 1 year 17 weeks ago
Esperant-lingva flago en San Diego?
Mi partoprenis en la manifestacio de San Diego hierau.
25,000+ homoj tie, jes!
Mi vidis partopreninton kun grandega multkolora flago kiu havis la vorton "PACE" en la mezo.
Mi demandis al li cxu gxi estis Esperanta vorto sed li neniam auxdis pri Esperanto antauxe.
Mar * www.GrupoAmikema.org
November 16, 2008 by AMIKEMA, 1 year 17 weeks ago
Mi scivolas
Bona kaŭzo ja, do mi aplaŭdas tion. Se vere mi scivolas ĉu multaj homoj demandis pri la mistera freneza lingvo sur viaj ŝildoj? :)
November 16, 2008 by russ, 1 year 17 weeks ago
Dekdu?
Eble dekdu demandis -- ni estis kelkaj kaj mi ne povis certigi kiom demandis. Pli demandis al Roger ol al iu alia. Mi faris kelkajn bildojn por montri tion.
--
Steven BREWER
November 16, 2008 by limako, 1 year 17 weeks ago
Brave!
Gratulon al vi ĉiuj!
November 16, 2008 by hoss, 1 year 17 weeks ago