Esperanto kaj politikaj agoj
Tiuj, kiuj volas ke esperantistoj restu neŭtralaj kaj ne uzu Esperanton por politikaj celoj, legu eĉ la plej fruajn paroladojn de Zamenhof. Esperanto mem por ĉiam restas neŭtrala, sed esperantistoj ekuzu Esperanton por ĉiaj celoj. En la unua Universala Kongreso, la bulonja deklaro diras:
La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa [...] Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto ligas kun la Esperantismo, estas lia afero pure privata por kiu la Esperantismo ne respondas.
Tio signifas ke Esperanto estas neŭtrala kaj nenio kion mi farus, ŝanĝos tion. Same estas ke mi rajtas uzi Esperanton por ĉiaj miaj celoj. Mi rajtas sakri, organizi politike per Esperanto, laŭvole. Esperantismo ne respondecas pri tio, kion mi faras.
En nia epoko, ĉiu afero fariĝas internacia. Ĉe manifestacioj ĉie en la mondo, oni vidas ŝildojn en la angla, eĉ kvankam oni ne parolas la anglan tie. Kial? Ĉar oni scias ke la bildoj pri la protesto ĉirkaŭiros la mondon. Kial ne estu ŝildoj ankaŭ en Esperanto, por ke nia popolo ekkomprenu kio okazas en nia lando?
La interna ideo de Esperanto ja estas mem politika. Kiam oni vidas maljustecon, tion oni devas kontraŭi. Kiam la forto de la plejmulto oni uzas por leĝe forpreni rajtojn de minoritato, tion oni kontraŭstaru. Oni ne simple obeu maljustajn leĝojn: oni pace kaj solidare montru ke ili estas maljustaj kaj necesas ilin ŝanĝi. Ankaŭ tio estas demokratio.
Antaŭ kelkaj jaroj, estis longa kaj akra diskuto pri la elekto de Ĉinio por Universala Kongreso. Kelkaj plendis ke Ĉinio ne respektas homajn rajtojn. Aliaj, ke UEA restu neŭtrala pri la interna politiko de lando kiu eble plej subtenas Esperanton en la mondo. Ĉiu ago -- aŭ ne-ago -- estas politika ago laŭ certa vidpunkto. Laŭ mi, la vero estas ke la sukceso de maljusteco postulas nur la sindetenon de justaj homoj. Tiu ne estu mi.
- limako's blog
- Login or register to post comments




Comments
limako eldiras la aferon
limako eldiras la aferon klare:
Laŭ mi, la vero estas ke la sukceso de maljusteco postulas nur la sindetenon de justaj homoj. Tiu ne estu mi.
Aliaj personoj vidos maljustecon kaj silentos, aŭ pro kunsento aŭ pro timo.
Tamen, mi kaj mia familio...ni voĉdonos por aktiveco fronte al stulteco, krueleco, malegaleco kaj nenio-sciismo/know-nothingism.
Kaj ĝuste pro tio ni voĉdonis por Obama-Biden.
November 19, 2008 by Allan Fineberg, 1 year 17 weeks ago