Kiel uzi ReVo-n kun Dictionary.app en Makintoŝo

Mi jam delonge scivolas, ĉu eblas ŝanĝi la bonegan Retan Vortaron (ReVo) en formon komprenatan de la tre utila vortaro-programo Dictionary.app en OS X. ReVo jam haveblas en la norma formo dict (kiun oni povas uzi ekzemple per servilo dictd kune kun diversaj klientoj) sed bedaŭrinde Dictionary.app uzas alian dosierformon.
Lastatempe, helpe de bloganto Matt Kaufman, mi eksciis ke ekzistas ilo por ŝanĝi vortarojn el stardict-formo en la makintoŝan formon. Kaj per propra esploro mi malkovris, ke ekzistas alia ilo por ŝanĝi el dict-formo en stardict-formon. Do, finfine, per multaj paŝoj oni povas alveni al formo legebla de Dictionary.app!
Mi metis la finan formon en arĥivon, por ke aliaj profitu de la laboro. Se vi uzas Makintoŝon, jen instrukcioj por instali la vortaron:
- Se vi ne jam havas dosierujon ~/Library/Dictionaries, kreu ĝin.
- Elŝutu la jenan dosieron kaj malkompaktigi (simple duoble alklaku la dosieron, post elŝuto):
http://esperanto.lodestone.org/ktp/revo.tgz - Vi vidos novan dosierujon, dictd_www.dict.org_revo.dictionary. Trenu ĝin en vian dosierujon ~/Library/Dictionaries.
Kaj tio estas ĉio! Nun vi povas serĉi Esperanto-vortojn ne nur per la vortaro-programo mem, sed per Spotlight:

Kaj ĉar la vortaro estas tiel bone enplektita en aliajn aplikaĵojn, per klavkombino ^⌘D vi povas ĉiam rapidege aperigi difinon de markita vorto:

Mojosega, ĉu ne?
- hoss's blog
- Login or register to post comments




Comments
Unu pluan paŝon
Dankon!
Mi volas mencii, ke mi devis fari unu pluan paŝon:
4. En Dictionary.app, electi "Preferences" kaj trovi "ReVo" en la listo. Certigu, ke ĝi estas activa (indiki se necesa), kaj trenu ĝin supren (se necesa).
Por mi, ĝi estis neindikita kaj estas je la subo de la listo. Mi ĝustigis la aferojn, kaj nun ĝi funkcias bone!
January 7, 2009 by pbrewer, 1 year 10 weeks ago