Skip to main content

Esperanta Aventuro

limako's picture

Biblioteko en WilliamsburgAntaŭ kelkaj semajnoj, mi serĉis Esperanton ĉe mia loka biblioteko kaj trovis nenion novan -- mi verŝajne faris tion unue antaŭ dek jaroj, kiam mi ĵus translokiĝis tie ĉi. Dum mi estis ĉe tiu retpaĝaro, mi decidis serĉi ankaŭ ĉe ĉiuj el la regionaj bibliotekoj, ĉar nun ili apartenas al la sama sistemo. Estis kelkaj ekzempleroj de la kutimaj lernolibroj, sed tiam mi vidis libron pri kiu mi neniam aŭdis: Kavaliro en Tigra Felo. La priskribo diris malmulte: ĝi estis ĉe biblioteko en Williamsburg kaj ĝi estis por "en-biblioteka uzo" -- oni ne rajtis prunti ĝin. Mi demandis min, kiu donacis tiun libron al la biblioteko? Kia libro ĝi estas? Hodiaŭ mi iris por aventuro kaj eklernis la respondojn al tiuj demandoj.

Mi veturis horon al la biblioteko je malvarma vintra tago. La biblioteko estas malgranda, sed bela kaj plena je gastoj. Mi serĉis la libron, sed ne povis tuj trovi ĝin, do mi iris al la kontotablo kaj atendis kelkajn minutojn, dum la bibliotekistinoj helpis aliajn, poste grizhara virino demandis al mi kion mi serĉis. Mi diris la titolon, kiun ŝi ne povis kompreni, do mi literumis la unuan vorton. Ŝi serĉis komputile kaj tiam diris, "Ho, jes. Mi memoras tiun libron. Ĝi estis donaco de teamo de vizitantaj bibliotekistoj de Kartvelujo." Grupo en proksima urbo aranĝis interŝanĝojn inter bibiotekoj de diversaj landoj kaj la grupo de Kartvelujo venis kaj vizitis la bibliotekon antaŭ 6 jaroj. La libro estis en la Loka Historia bretaro. Ŝi gvidis min al ĝi kaj helpis min trovi ĝin.

Kavaliro en Tigra FeloĜi estas bela libro, malmole bindita, kun oraj literoj. Interne, la teksto aspektis farita per tajpmaŝino kaj kopiita. Estis mallonga enkonduko kaj tiam, pli ol 300 paĝoj de epopea poezio. Mi legis iom kaj trovis ĝin simila al aliaj epopeaj poemoj kiujn mi legis antaŭe, kiel Gilgameŝo aŭ Homero. Juna viro, kiu volas edzinigi princinon, havas ĉaskonkurson kun la maljuna reĝo kie ili renkontas la kavaliron en la tigra felo. La reĝo decidas ke la kavaliro insultas lin kaj la juna viro iras sur longa vojaĝo por trovi la kavaliron. Dum la vojaĝo, li sendas am-leterojn al la fianĉino. Ĝi estis tre interesa kaj leginda. Mi devas reiri kaj legi pli iam.

Mi legas libronĈe la fino estis mallonga historio de la tradukisto pri kial li verkis tradukon en Esperanton. Li diris ke ĝi estis gravas ĉar la poemo "alvokas popolojn al paca kunlaboro, al frateco, egarajteco, kaj la lukto kontraŭ malbonaj fortoj". Li ankaŭ rakontis iom pri la historio de Esperanto en Kartvelio:

Ĉio komenciĝis en Varsovio, kie juna kartvela studento, Giorgi Bakradze havis la honoron persone renkontiĝi kun la granda fondinto de la internacia lingvo -- Ludoviko Lazaro Zamenhof. Tiu ĉi renkonto okazis en la 90aj jaroj de la pasinta jarcento. Giorgi Bakradze petis la aŭtoron de Esperanto enkonduki en la novan lingvon unu vorto: "Kartvelio" ĉar kartveloj tiel nomas sian patrion. (Ruse: "Gruzija", angle: "Ĝorĝia", turke: "Gjurĝistan"). La granda lingvisto konsentis fari tion.

Mi legis dum horo, sed tiam devis remeti la libron kaj iri hejmen. Mi bedaŭras ke mi ne tute ne sciis ke la grupo de Kartvelio venis kaj donacis Esperantan libron, sed tie ĝi estas -- trezoro por la estontaj junuloj por trovi kaj ĝui.

by limako

Comments

Interese!

russ's picture

Dankon pro la raporto! Amuza interesa aventureto. En kiu jaro eldoniĝis la libro? Kaj kiam ĝi tradukiĝis?

La citaĵo pri Esperanto en Kartvelujo interesas min lingvohistorie, ĉar mi supozas ke tiutempe Giorgi Bakradze kaj Zamenhof parolis pri "Kartvelujo", ne pri "Kartvelio", sed tio dependus de la jaro de tiu renkontiĝo. Mi supozas ke la tradukisto, kiu skribis tiun historion, uzis "Kartvelio" anstataŭ "Kartvelujo" sendepende de tio, kion efektive diris Bakradze kaj Zamenhof. La problema pseŭdosufikso "io" nur aperis poste. Fundamente "rusoj loĝas en Rusujo", kaj kartveloj en Kartvelujo... :)

En la pola, tiu lando nomiĝas "Gruzja", do simila al la rusa nomo.

January 11, 2009 by russ, 1 year 9 weeks ago

Interesa vojaĝeto

hoss's picture

Mi ĵus esploretis la aferon, kaj ŝajne tiu libro aperis relative lastatempe—en 1989. Tamen bedaŭrinde ĝi haveblas nek ĉe nia retbutiko nek ĉe UEA. Laŭ WorldCat, vi ŝajne palpis unu ekzempleron el nur tri en la bibliotekoj de la mondo.

Fragmento de ĝi ankaŭ troveblas en reta kolekteto de kartvela literaturo. Tre interese.

January 10, 2009 by hoss, 1 year 9 weeks ago

Poll

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes