Tut-taga Kunveno en Norda Teksaso
La 7an de marto, sabaton, okazos Tut-Taga Kunveno en la hejmo de Filipo kaj Elizabeto, 900 Country Club Ln, Fort Worth, TX, 76112.
La horoj estos ekde 9:00atm ĝis 9:00ptm, proksimume, sed venu iam ajn.
Tranoktejo haveblos.
Sendu retmesaĝon al ni (filipo@grupoj.org kaj/aŭ elizabeto@grupoj.org ) Telefonu nin ĉe la hejmo, (817-466-4431) aŭ al la poŝtelefono de Filipo (817-366-0400).
Ni havos manĝaĵojn. Se vi havas alergiojn al manĝaĵo, aŭ apartajn petojn pri la elekto alikiale, bv kontaktu nin.
Vi rajtos alporti manĝaĵon aŭ trinkaĵojn. Tiuokaze, bv informi nin pri tio, kiun vi alportos.
Ĉiuj bonvenos. Se vi povos veturi ĉi tien, bv veni! Se vi volas veni vendredon kaj eliri dimanĉon, eĉ tio povos okazi.
Kiu venu? Tiu, kiu parolas Esperante, parolos Esperante, aŭ volas paroli Esperante.
Se vi ne povos ĉeesti la tutan tagon, vi rajtos partopreni parton.
Se vi volos veturi trajne (_Trinity Railway Express_) nepre faru tion. Informu nin, kaj ni alportos vin de la stacidomo “NRH”.
Amike,
Filipo k Elizabeto
- filipo's blog
- Login or register to post comments



