Skip to main content

Krucvorta konkurso (2008/4)

En ĉiu bulteno ni aperigas novan konkurson. Tiuj kiuj ricevas la paperforman bultenon rajtas sendi solvojn al la redakcio, kaj el la solvintoj ne premias po unu ĉiunumere per $10 da rabato ĉe nia retbutiko. Bonvolu aliĝi al Esperanto-USA por partopreni la bultenajn konkursojn; alvenos al via poŝtkesto la plej freŝa bulteno sesfoje ĉiujare.

Horizontale

  1. Longa, pinta, mallarĝa glavo
  2. “Konu nin, ____ nin!”
  3. ___iro, flagretema vesperulo
  4. Okul’, stomak’ aŭ kor’, ekzemple
  5. Rifuĝej’
  6. Adorata statu’
  7. Inklino daŭrigi
  8. “Nova balailo ___ balaas.”
  9. Kapabl’ bildigi enmense
  10. “___ al iu la haŭton.” (puni)
  11. Karnecaj fruktoj, ofte kreskantaj are
  12. Foriras en lokon ŝirmatan
  13. “Pli ___ estas kapo ol ĉapo.”
  14. Saltanta sangosuĉulet’
  15. “__ _____ kaj espero pereis multaj sur la tero.”
  16. Bebonutraĵo
  17. “En puton ne ____, ĉar vi trinki bezonos.”
  18. Alta konstruaĵ’; foje litera?
  19. Tranĉa, pika. “Malgranda birdeto, sed ___ ungeto.”
  20. Restaĵo de praurbo?
  21. Longa, unupeca vestaĵo
  22. Fama oratoro, juristo kaj UEA-prezidinto Lapenna
  23. Poezie malgajiga; kaŭzanta melankolion
  24. “Ĉio havas ___.”
  25. Kunestado, akompanado
  26. Dorsa grasamas’, de kamelo, ekzemple
  27. Kolor’ kun aparta rilato al la internacia lingvo
  28. “__ ____ sur la monto, estas malvarme en la valo.”
  29. Cilindroforma, rikoltinda parto de maizo
  30. Grup’ de kunagantaj sportistoj
  31. “Pensoj iras trans ___ sen pago kaj timo.”
  32. “Tute libera, kiel birdo ___.”
  33. “Ne insultu mizeran, ne moku _____.”
  34. Kaprimen’ por konduki ĉevalon
  35. Povi esti, povi okazi
  36. Multnombra, senorda kolekto
  37. Pale blonda herbo, kultivata pro ties oleo; kun ink-, ĝi fariĝas emo?
  38. Rus’, serb’, ĉeĥ’ aŭ pol’
  39. Tetrinkujoj

Vertikale

  1. “Rano en palaco ___as pri marĉo.”
  2. Rekompenc’ por gajninto
  3. Kunfiksil’ por vestaĵoj, paperoj, braceleto ktp.
  4. Prezidanto Probal de UEA
  5. Nedifinita(j) homo(j)
  6. “Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni _____.”
  7. Obstinul’; per aldono de litero, ĝi fariĝas sinonim’ por “gazono”
  8. “Kiu bone agas, ___ ne bezonas.”
  9. “Dude” en Esperantujo?
  10. “Vivu mizere, sed vivu ____!”
  11. “Ĉiu abomenaĵo trovas sian _____.”
  12. “Sen ___ en urbon ne iru.”
  13. “Malsato ___ bone gustigas la manĝon.”
  14. Brutloĝej’
  15. “Amikon ŝatu, malamikon ne ____.”
  16. “Ju pli da bruo, des malpli da ___.”
  17. Mola, pasteca manĝaĵo
  18. Titolo de disertintino (mll.)
  19. Ĉefa usona Esperanto-asocio ĝis la 1950-aj jaroj (mll.)
  20. Necerteco
  21. “Kiu havas ___, havas honoron.”
  22. Nefakul’, malspertul’
  23. “Barakti kiel fiŝo ekster la ___.”
  24. Konkubin’
  25. Iri pli rapide ol marŝi
  26. Cirkl’; ar’ aŭ societ’ da homoj
  27. Tia, kia ofte spitas aŭtoritaton
  28. “Se gut’ al guto aliĝas, ___ fariĝas.”
  29. Ĉes’
  30. Agado kiu malobservas religian leĝon
  31. Aŭdigi senvortan plendon
  32. Enbuŝa (kaj foje elbuŝa) fluaĵ’
  33. Subskribas dorsan ĉekflankon
  34. “Al kuko kaj kaso ĉiam venas ___.”
  35. Aŭdeblaj aervibradoj
  36. Surplaĝa abundaĵ’
  37. Interhelpi por efektivigi ion
  38. Mebl’ kun plato kaj kruro(j)
  39. “Ne gutas mielo __ __ ĉielo.”
  40. Romkatolika diserv’
  41. Abruptra traf’, eble por puni

Solvo de la lasta enigmo

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes