Skip to main content

Krucvorta konkurso (2008/5)

En ĉiu bulteno ni aperigas novan konkurson. Tiuj kiuj ricevas la paperforman bultenon rajtas sendi solvojn al la redakcio, kaj el la solvintoj ne premias po unu ĉiunumere per $10 da rabato ĉe nia retbutiko. Bonvolu aliĝi al Esperanto-USA por partopreni la bultenajn konkursojn; alvenos al via poŝtkesto la plej freŝa bulteno sesfoje ĉiujare.

[krucvorta matrico]

Horizontale

  1. Ekkrio pensema
  2. Malmontri
  3. Ekkrio bedaŭra
  4. “Al la buŝo de ‘__’ neniu povas ordoni.”
  5. Objekt’ ofte ŝanĝita en ŝercoj
  6. “Sen speso unua ne ekzistas la ___.”
  7. Maltrankviligoj, konfuzoj, embarasoj
  8. Taĉment’ de soldatoj
  9. Malvira
  10. Liptuŝ’
  11. Kondukil’ por sentumoj
  12. Sent’ post pommanĝo?
  13. Gume fiksi
  14. Mallasta
  15. Ceremoni’, ofte religia
  16. Koncept’, pensaĵ’
  17. Ŝuŝmiraĵ’
  18. Taŭga nomo por tiu ĉi enigmo?
  19. “Kontentigi ĉiujn ___ anĝelo ne povas.”
  20. Metalaj kunfiksoj
  21. Verda marĉbestet’; kun ti-, fariĝas despoto?
  22. Revoluciisto, prepozicio
  23. Lernantaro
  24. “Kie regas konkordo, regas ___o.”

Vertikale

  1. Kurbigita, pinta il’ por tiri aŭ pendigi
  2. Sinsekvo post L
  3. Fosaĵ’ kie troviĝas metaloj aŭ mineraloj
  4. “Ne venas rato mem al la ___o.”
  5. Tut-___a Kongreso de Esperanto
  6. Stimuli per metala pikilo
  7. “Kiu ____ nenion, ne timas Dion.”
  8. Instrumento aŭ aparato
  9. Sufikso daŭriga
  10. Korneca piedbaz’ (ekz. de ĉevalo)
  11. Ekkrio surpriza
  12. Kvadrata ludej’ por 32 batalantoj
  13. Ĵetanta kaj rekaptanta amuzist’
  14. Levmaŝino, eble birdaspekta
  15. “Vi amas preni, amu re___.”
  16. “__ aero al tero.”
  17. Ĝi troviĝas rekte sub XII
  18. Ekkrio incita
  19. Enkonduka interjekcio, eble jiddevena
  20. Hom’ kiu havas multan monon
  21. Stultega, kretena
  22. Varmbotel’
  23. Grup’ de posteuloj
  24. Sufikso esprimanta malbona kvalito
  25. Granda, remaĉa mamul’ kiu parencas al cervo
  26. Loko por io
  27. Ĥemia elemento № 79
  28. Revuo: La ___o de Esperanto
  29. Sufikso esprimanta staton, kvaliton
  30. Ekkrio alvoka

Solvo de la lasta enigmo

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes