Skip to main content

Vortaro-blogo, Kukolo, Tekstaro

Tim Westover's picture

John Wells, eminenta esperantisto, antaŭa prezidento de UEA, lingvisto, kaj vortaristo, havas blogon ĉe http://vortaro-blogo.blogspot.com/. Ĝi estas ege interesa diskuto pri la aperonta nova eldono de lia angla-Esperanto vortaro. Estas fascine vidi, kiom multe evoluas Esperanto kaj la angla ek de la unua eldono de la Wells-a vortaro. Estiĝas ĉirkaŭ la blogo aktiva diskuto, kiu estas ne malpli interesa, ol la ĉefafiŝoj.

Plurfoje s-ro Wells kaj aliaj komentantoj mencias retajn ilojn, kiujn ili uzas en siaj pri-vortaj esploroj:

Kukolo (http://www.tekstoj.nl/kukolo/index.htm) estas antaŭpaĝo por Google, kiu aŭtomate obligas la serĉterminojn por pli bonaj rezultoj. Ekz. serĉu por "aĉeti" kaj vi ricevos rezultojn por "aĉeti OR aĉetis OR aĉetas OR aĉetos OR aĉetus OR aĉetu OR aĉeti OR aĉetis OR aĉetas OR aĉetos OR aĉetus OR aĉetu OR acheti OR achetis OR achetas OR achetos OR achetus OR achetu OR aæeti OR aæetis OR aæetas OR aæetos OR aæetus OR aæetu." (La Esperanto-USA retejo eble redaktos x-metodajn vortojn al unikodaj en la citita ekzemplo.) Tio estas, Kukolo aŭtomate serĉos por iuj ajn tempoformoj kaj kodigoj de la serĉterminoj (unikodo, x- kaj h-metodo, Latin-3).

Tekstaro de Esperanto (http://tekstaro.com/) estas grandega projekto de Bertilo Wennergren kaj ESF. Ĝi enhavas centojn da tekstoj de Zamenhof ĝis Kabe ĝis Monato ĝis Camacho. Oni povas vidi, kiel vorto estas uzita dum la jaroj. Mi ekuzas la Tekstaron por respondi al demandoj, "kiun prepozicion oni uzas kun tiu verbo? Ĉu serĉi al, serĉi por, serĉi pri?"

by Tim Westover

Comments

Tekstaro

Lee Miller's picture

La tekstaro estas mirinda ilo por lingvo-esplorado. Ghi postulas iom da peno por malkovri kiel precize uzi ghin, sed indas spertighi pri tio por serioza lernanto au uzanto de Esperanto.

Kaj krom tio, menciindas ke la tekstoj en la tekstaro estas kompletaj, tiel ke oni povas uzi ghin kiel fonton de leg-materialo . . .

Lee

March 19, 2009 by Lee Miller, 46 weeks 5 days ago

Poll

La plej nemalhavinda vortaro estas:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes