Skip to main content

Kien UEA?

limako's picture

En la artikolo Dumviva membro de UEA – Dum kies vivo?, la aŭtoro Peter Weide faras distingon (originale de Tonkin) inter "membroserva" kaj "celserva" organizaĵo. En la "celserva" organizaĵo, kiel pritraktas Tonkin, oni varbu homojn por finance subteni ke oni atingu celojn. Sed ekzistas aliaj eblecoj ankaŭ.

Klaso de celservaj-organizaĵoj estas la "organizanta" speco. En tia organizaĵo, la celo estas subteni la demokratan mem-organizadon de homaro por atingi celojn rekte -- per rekta agado. En tia organizaĵo, estas la membroj mem kiuj difinas la celojn kaj uzas la organizaĵon por atingi siajn celojn. La organizaĵo entiras homojn per tio ke ili povas, per la organizaĵo, atingi siajn proprajn celojn. Kaj la organizaĵo ekzistas nur por faciligi la rektan agadon de la homoj.

Mi kredas ke la datenoj dumlonge estas klara ke UEA ŝrumpas je membroj kaj graveco. Organizaĵoj kiuj plejparte pagigas al homoj por ke ili estu membroj same ŝrumpas ĉie en la mondo -- speciale en Usono. Dum almenaŭ dudek jaroj, oni provas konvinki al UEA (kaj aliaj organizaĵoj, kiel E-USA) ke nova direkto necesas -- sen granda efiko ŝajne. Mi kredas ke UEA devas transiri al celserva organizaĵo. Mi dubas ke eblas transiri rekte al organizanta organizaĵo -- ne pro internaj kialoj, sed pro tio ke la esperantistaro ankoraŭ ne pretas. Sed ni povus komenci per la starigo de la necesa fundamento por ke tio okazu.

by limako

Comments

Mi ne tutklare komprenas, sed . . .

Tim Westover's picture

Mi ne tutklare komprenas la aferon (leginte nur vian afiŝon kaj la diskuton ĉe EsperantoLand kaj havante nur svagajn ideojn pri la argumentoj de Tonkin), sed jen miaj (eble fuŝaj) resumoj:

Celserva organizo uzas la monon de membroj por fari ion grandan / gravan nome de la organizo kaj membroj. Ekz, Universala Kongreso, au forumo pri lingvoj che UN, au varbado de politikistoj. Membroj aliĝas ĉar ili vidas la efikecon de la organizo au volas "kunstari kun la organizo." Kiam la organizo montras sin neefika, membroj ne aliĝas. Membroj valoras al la organizo kiel "kvanto" -- "ni parolas kiel dek mil homoj."

Membroserva organizo okupiĝas pri la advantaghoj de membriĝo. Ekz. revuo, delegita reto, libroservo, rabatoj, vojaĝperado, UEA-konto, ktp. Membroj aliĝas ĉar ili vidas la monan / tempoŝparan valoron de membriĝo. Kiam membreco ne plu estas advantaĝa, membroj ne aliĝas. Membroj valoras al tiu organizo kiel klientoj -- ju pli da "klientoj," des pli da servoj kaj advantaĝoj fariĝas eblaj.

Organizanta organizo (kiel speco de membroserva organizo) mem ne faras "celojn" sed plifaciligas la laboron de aliaj, kiuj laboros por celoj. Ekz. provizas kontaktinformon de kunlaborantoj, ofertas forumon por interŝanĝo de ideoj kaj rezultoj, presigas materialojn kiuj helpas al laborantoj (lerniloj, afishoj, libroservoj). Membroj alighas al tiuj organizoj pro tio, ke ili volas profiti la interŝanĝon kaj havi apogon de aliaj kunlaborantoj. Se la organizo ne bone "organizas" -- ne kunligas homojn, ne subtenas laboron, ne plu montras sin bezonata en la interlaboranta diskuto -- membroj ne plu aliĝas. Membroj valoras al tiu organizo kiel ideofontoj kaj motoroj.

--

Laŭ mi, UEA / E-USA havas trajtojn de chiuj specoj, kaj iliaj relativaj malsukcesoj ŝuldiĝas al mankoj en ĉiuj

UEA (kaj E-USA) estas membroserva organizo (libroservoj, rabatoj, kongresoj). Tamen la organizoj ne provizas sufichajn avantaghojn por varbi tiom da membroj, kiom antaŭe, kaj la avantaĝoj estas malpli grandaj nun. Ekz. la delegita reto fariĝis malpli grava pro la kresko de la interreto.

UEA estas celserva organizo (varbado ĉe UN kaj EU), kiu ne sufiĉe montras sin sukcesa por atingi membrojn. E-USA volas taksi sin celservanta organizo, sed mi ne povas pripensi lastatempan atingaĵon, kiu ŝuldas al E-USA mem kaj ne al la rezultoj de individuaj membroj.

UEA / E-USA povas esti "organizantaj organizoj," sed mankas kunlaborantoj, kiuj aktive partoprenas tian organizon. Verŝajne tiuj organizoj estos malpli grandaj, char nur la plej fevoraj kaj agemaj esperantistoj estus parto de tiu organizo. Ne ĉiuj, kiuj opinias, ke bestoj estu pli bone traktataj estas membroj de PETA; ne ĉiuj, kiuj taksas la medion protektinda, estas membroj de Greenpeace.

---
Tim Westover
Vice President, Esperanto-USA
timwestover (che) yahoo (punkto) com

March 25, 2009 by Tim Westover, 8 years 25 weeks ago

Celoj

limako's picture

Dankon pro viaj klarigoj -- tio tre helpas por trovi kie nie parolas pri la samaj aferoj -- kaj la malsamaj. Mi konsentas pri viaj membro-servaj priskriboj, sed pri la aliaj, ni mapli akordas. Pri cel-servaj, mi indikas organizaĵojn kiel "Sierra Club" en kiu la organizaĵo kundukas leĝajn kaj organizajn batalojn kontraŭ la agado de industrio kiu detruas la naturalecon. Oni povas membriĝi, sed plejparte ili petas monon por atingi celojn: halti firmaon, konservi terenon, subteni leĝan agadon. La Universala Kongreso ne tiom estas "celo", laŭ mia pensmaniero. Tio estas alia servo (aŭ rimedo por gajni monon por la organizaĵo, depende de via vidpunkto). De nia starpunkto, la organizaĵo devas voli fari ion kaj peti la mon-subtenon por atingi la celon. Sed ni faras tion tre malbone.

Ĉiu ago de organizanta organizaĵo estas ago de individuaj membroj -- sed la organizaĵo devas alproprigi, adopti, valorigi, kaj ekuzi tiujn sukcesojn por montri kiom ĝi sukcesas organizi. Estas kelkaj tiaj sukcesoj ĉe E-USA: PMEG, Esperanto-blog-tago, projekto gutenberg > 50, ktp. Sed la organizaĵo ŝajne ne volas (aŭ ne havas la kapablon) adopti la laboron de aliaj. La organizaĵo devas fariĝi la veturilo per kiu oni povas atingi siajn celojn. Kaj se la organizaĵo povas adopti tiajn celojn, ni povas ankaŭ peti subtenon por ili.

--
Steven BREWER

March 25, 2009 by limako, 8 years 25 weeks ago

Do, ŝajnas al mi sufiĉe

Tim Westover's picture

Do, ŝajnas al mi sufiĉe klara vojo, se ni volas vigligi la organizon kaj ekiri al niaj celoj, anstataŭ stagni:

(1) Listigu ĉiujn projektojn, kiujn nuntempe faras E-USA membroj.
(2) Elekti tri-kvar projektojn laŭ: bezonataj rimedoj (financaj, homoj), celgrupo (ju pli granda, des pli bona), matureco (ekzistanta projekto super ĝermo), kaj diverseco (ne ĉiuj projektoj estu libroeldonoj).
(3) Plene subteni la elektitajn projektojn pri ĉiuj rimedoj, kiujn ni havas: mono, tempo, reklamo-povo, konsilo, petado, ktp.

"Plene subteni" signifas:
(1) Varbi monon kaj membran kunlaboron laŭ bezono de la projekto.
(2) Nomumi "ĉefon" por la projekto kaj peti specifajn limdatojn de tiu.
(3) Sekvi la projekton zorge, por ke ĉiuj paŝoj estu plenumitaj je la limdatoj.
(4) Partopreni projektojn kiel ĉefoj kaj teamanoj.

Mi kreis la jenan paĝon por "Projektoj 2009-2010" kun unuaj pensoj kaj cerbumoj. Mi invitas iun ajn partopreni ĉi tie: http://esperanto-usa.org/en/node/1410

---
Tim Westover
Vice President, Esperanto-USA
timwestover (che) yahoo (punkto) com

March 25, 2009 by Tim Westover, 8 years 25 weeks ago

Kia organizo?

Lee Miller's picture

Nu, efektive mi deziras malmulton de mia organizo. Kompreneble, mi estas parto de pli malnova generacio, do emas subteni aferojn page.

Kion mi volas de UEA, E-USA, kc. estas: maniero scii kie estas aliaj Esperanto-parolantoj, kaj kiuj ili estas; libroservo (kaj iom, eldonado); kaj ia maniero informi kaj informighi pri Esperanto.

Se malaperus kaj UEA kaj E-USA, tiuj chi tri punktoj estus mia granda perdo. Pri aliaj aferoj kiel kongresoj, ktp, al mi vere estus egale.

Do mia zorgo estas kiel, en nia moderna mondo, daure vivigi la libroservon kaj libromerkaton, membroligilojn, kaj informadon. Pro manko de mono kaj homfortoj, shajnas al mi ke se ni povus sukcese tion fari, ni vere sukcesus.

LM

March 26, 2009 by Lee Miller, 8 years 25 weeks ago

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, klaketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?
one week ($800)
59%
two weeks ($1500)
14%
three weeks ($2100)
27%
Total votes: 715
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes