Skip to main content

Revuo Esperanto

limako's picture

Estas artikolo ĉe Libera Folio pri tridek jaroj da ŝrumpado de la revuo Esperanto. Oni citas min ĉe la finaĵo de la artikolo:

Pri similaj organizaĵoj en Usono, oni nun diras, ke ili scias pri la alproksimiĝo de la glaĉero, sed daŭre insistas konstrui domon en ĝia vojo. Nun oni devas esti blinda por ne agnoski, ke necesas ĝisfunde ŝanĝi la bazon de la Universala Esperanto Asocio.

Se iu interesiĝas, mi citas Clay Shirky kiu parolis same pri ĵurnaloj.

by limako

Comments

Ghisfunda shangho . . .

Lee Miller's picture

Mi tute ne dubas ke rapide venos shanghoj en chiuj organizoj . . . mi scivolas, kiel lau vi devus aperi la ghisfunda shangho che UEA? Kia devus esti la nova bazo?

LM

March 28, 2009 by Lee Miller, 50 weeks 5 days ago

Solvoj

limako's picture

Mi bedaŭras, sed mi ne scias la solvon -- nur la problemon. Mi ne povas diri kie ni konstruu la domon, sed mi scias ke ni ne konstruu ĝin en la vojo de la glaĉero. Clay Shirky diras same: Ĵurnaloj bezonas eksperimenton. Ni devas fari same.

Dum longe Humphrey Tonkin proponas ke UEA fariĝu cel-serva organizaĵo. Ni laboru forte por atingi celojn, kaj ni petu monon precize por atingi tiujn celojn. Kaj ni lasu ke oni estu "membro" senkoste. Oni ne emas pagi nur por esti "membro". Kaj la vasta plejmulto ne bezonas revuon por la novaĵoj: tion oni povas akiri senkoste pere de la reto. Mi ne scias ĉu tio sufiĉas.

Mi ŝatas la ideon de organizanta organizo: ni provizu la subtenon por rekta agado. Tion mi provas fari: mi provas konvinki al oni ke se ĉiuj en ni starigas lokajn grupojn, nia forto altiĝas grandskale. Mi ĝojas ke la grupo en Champaign laste tiom sukcesas. Mi kredas ke eblas -- sen granda laboro -- starigi sukcesan grupon preskaŭ ĉie. Kaj des pli da sukcesaj grupoj, ju pli da loka scio pri Esperanto.

Sed pri UEA -- mi ne scias la solvon. Mi nur certas ke la nuna plano ne sukcesos.

--
Steven BREWER

March 28, 2009 by limako, 50 weeks 5 days ago

Poll

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes