Skip to main content

La Internacieco de Abraham LINKOLN

Muelisto's picture

La jaro 2008 markas la 200-a datreveno de la naskiĝo de Abraham LINKOLN. Ni do registri KD-on de la muziko de la tempo de LINKOLN. La KD estas en la angla, tamen ni inkluzivos tradukon surpapere, kiu estas kantebla. Vi povas trovi la tradukon ĉe nia interreta paĝo, www.geocities.com/familyfolkmusic/us.html. Ni oferas la tradukon senpage al iu ajn, kiu povas uzi ĝin. Vi povos trovi iom da la originalaj kantoj ĉe la usona Naciaj Arkivoj.

Abraham LINKOLN estas grava persono por la tuta mondo. Li estas unu el ĝia plej rekoneblaj personoj; apud Napoleon BONAPARTE kun la granda ĉapelo kaj la mano en la jako, kaj KUSTER kun la longaj haroj kaj stela uniformo, ĉiu rekonas LINKOLN-on pro liaj vizaĝaj strangaĵoj kaj alta ĉapelo.

Usonanoj bone scias pri la aferoj de LINKOLN dum sia ENLANDA Milito; LINKOLN tamen estis brilianta pri siaj EKSTERLANDAJ aferoj. Tiel estas la Afero TRENT.

Anglio ne volis interligon kun la nordaj ŝtatoj, sed kun la sudaj aŭ Konfederiĝitaj Ŝtatoj, ĉar ĝia industrio forte dependis de la suda kotono, kiun ĝi bezonis pro siaj fabrikejoj. La malfacilaĵo de tia rilato estis ke Anglio konsideris sklavecon malmorala; anglaj kondukantoj do devis konvinki Anglojn ke la nordaj ŝtatoj estas la maljusta partio.

La Konfederacio dum la unua jaro de la milito sendis du diplomatojn, James Murray MASON por Anglio kaj John SLIDELL, kiu probis konvinki Francion ke ĝi devos interligi sin kun la Konfederacio, tra la norda blokado al Kubo. Tie la angla ŝipo TRENT ricevis ilin kaj komencis konduki ilin al iliaj landoj. Norda milita ŝipo tamen haltigis la ŝipon kaj, kontraŭ internacia leĝo, eniris ĝin kaj kaptis la du diplomatojn.

Anglio koleris pri la afero. La malobeo de tiaj leĝoj komencigis la Militon de 1812 inter Usono kaj Anglio. Anglio ordonis la revenigon de la diplomatoj, kaj se Usono ne obeos, ĝi militos kontraŭ ĝi. Multaj Nordanoj konsideris sian ŝipestron, Charles WILKES, heroo, kaj kolere petegis ke LINKOLN militu kontraŭ Anglio. La du samtempaj militoj estus ruinigo por la Nordo. LINKOLN simple atendis ĉirkaŭ ses semajnojn, ĝis Nordanoj plitrankviliĝis, kaj redonis la diplomatojn al Anglio.

SLIDELL neniam konvinkis Francujon pri partoprenado pri la milito. Napoleon III probis daŭrigi la politikoj de sia onklo. Li sukcesis pri metis cedeman imperiestron, Maksimiliano, kaj francajn soldatojn super la registaro de Meksikio. Tio estas kontraŭ la "Doktrino MONROE", kiu deklaris, ke neniu neamerika registaro devas intermeti sin en amerikajn aferojn. LINKOLN estis sufiĉe saĝa por ne sendi usonajn soldatojn al Meksikio dum la enlanda milito. Li eĉ uzis tiun situacion por probi ĉesigi la militon en 1864, petante, ke la sudaj ŝtatoj unuiĝu kun la nordaj kaj forpelu Francion el Meksikio. La Sudo malakceptis, sed mallongatempe post la fino de la milito, 50,000 usonaj soldatoj alvenis ĉe la bordo de Meksikio. La soldatoj ne necesis, ĉar la Meksikianoj mem sukcesis pri forpreni Maksimilianon, kaj Francio forprenis siajn soldatojn post kelkaj jaroj. SLIDELL neniam revenis al la Sudo.

Rilatoj kun Anglio estis pli malfacilaj. Anglio daŭrigis sian helpon al la Sudo per la konstruado de rapidaj ŝipoj, kiuj povis iri tra la norda blokado, de tri grandaj militaj ŝipoj, kaj per la sendado de uniformojn.

LINKOLN kaŭzis la ĉeson de helpo el Anglio per sia Deklaro de Liberigo en 1862. Tio kun la kolero, kiun la libro LA DOMETO DE ONKLO TOMĈJO jam kaŭzis, montris la malhumanecon de la suda sklaveco, kaj devigis ke Anglio faru ion por helpi la sklavojn. Anglio eĉ reposedis iom da la ŝipoj, kiujn ĝi faris.

Ankaŭ ŝajnis ke LINKOLN developis amikecon inter si kaj Aleksandro II de Rusio. LINKOLN permesis, ke rusaj ŝipoj travintris ĉe Novjorkurbo kaj San-Francisko. Rusio timis atakon de Anglio aŭ Francio, kaj ne volis, ke ĝiaj ŝipoj estos malhelpataj per glacio en siaj propraj havenoj. Multaj Usonanoj tamen false opiniis, ke Rusio interligis sin kun Usono. Usonanoj nomas Aleksandron "La Abraham LINKOLN de Rusio", ĉar li prenis liberigi la kamparanojn de sia lando, kaj perfidulo ankaŭ mortigis lin.

Usonanoj do povas danki al Abraham LINKOLN ankaŭ pro lia internacieco.

by Muelisto

Poll

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?
L.L. Zamenhof
33%
M.K. Ghandi
8%
K. Kalocsay
8%
L. Tolstoy
3%
J. Baghy
0%
W. Churchill
8%
G. Waringhien
3%
A. Einstein
10%
W. Auld
8%
M.L. King
13%
F. Dorcus
8%
Total votes: 39

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes