Artikolo Aperas ĉe Language Magazine
Dum la aŭtuno, d-ro Robert Read kaj mi kunlaboris por verki artikolon por Language Magazine. La artikolo, Who Knows Where Esperanto Might Lead? aperas en la aprila kajero. Ĝi temas la tiel-nomatan propedeŭtikan efikon de Esperanto: la hipotezo ke lerni Esperanton faciligas la lernadon de aliaj lingvoj.
by limako
- limako's blog
- Login or register to post comments




Comments
Bonega artikolo!
Koran dankon pro tiu ĉi modela prezento de la vidpunkto!
Admire salutas de fora Hajderabado
Giri RAO
April 7, 2009 by giridhar, 49 weeks 2 days ago
Impone!
Ho, tio estas multe pli granda kaj atentokapta ol simpla reklameto! Do, kio estas la rakonto malantaŭ tiu ĉi neatendita sukcesego?
April 7, 2009 by hoss, 49 weeks 2 days ago
D-ro READ kulpas
Vi devos kulpigi d-ron READ pri la artikolo. Dum la interŝanĝo de mesaĝoj pri la reklamo kiun ni aĉetis ĉe Language Magazine, oni levis la ideon de artikolo (ĉu d-ro READ aŭ la redaktoro, mi ne scias). D-ro READ verkis la unuan malneton kaj ni kune redaktis kaj plulaboris la dokumenton. Do, kulpigu lin kiam amason da novaj komencantoj aperos.
--
Steven BREWER
April 7, 2009 by limako, 49 weeks 1 day ago
Gratulon
Gratulon kara Steven pro la bona laboro.
April 7, 2009 by Becxjo, 49 weeks 2 days ago
Reagoj?
Chu venis ghis nun iuj reagoj al la artikolo? Mi povas imagi ke instruistoj de lingvoj reagus diversmaniere, ne chiam pozitive.
LM
April 16, 2009 by Lee Miller, 47 weeks 6 days ago