Kial partopreni la Landan Kongreson
Surprizis min la rezultoj de la enketo pri la landa kongreso. El la ~200 homoj kiuj rigardis ĝin, 41 respondis el kiu 17 diris ke ili venos, 8 diris eble, kaj 16 trovis iun kialon por ne veni (eĉ por partopreni volapükan kongreson en flosanta urbo super Venuso). Estas multaj kialoj por veni, sed mi volas klarigi nur kelkajn kialojn por partopreni la landan kongreson.
La Landa Kongreso ofertas belan etoson kiu enhavas ion por ĉiuj. Mi plej ŝatas paroli al homoj duope aŭ triope, sed por oni kiu volas nur aŭskulti aŭ kanti aŭ ludi aŭ renkonti novajn homojn, la kongreso ofertas ĉion. Ofte estas interesaj eksursoj eblas: mi gvidos la eksurson al la botanika ĝardeno -- ĝi estas unu el la plej bonaj en la lando. Venu!
Laŭ mi, la plej grava kialo por partopreni estas ke vi tiel povas plej bone influi la direkton de Esperanto-USA -- nia landa asocio. Esperanto-USA havas la kapablon antaŭenigi la publikan komprenon de Esperanto kaj subteni fortan agadon en usono. Ĝi bezonas ke la membroj postulu tion kaj ke ili envolviĝu sin mem en la agado. Venu! Partoprenu!
Sankta Luiso estas en la mezo de la lando: mi eĉ povas atingi ĝin per rekta flugo! Tre facilas atingi la urbon kaj la kongresejon. Venu! Vi ne bedaŭros la decidon. Aliĝu tuj!
- limako's blog
- Login or register to post comments




Comments
Informo pri la venonta kongreso
Limako, la venonta kongreso estos mia unua. Jes, mi venos! Tamen, kiel nova membro, mi ne scias kion atendi, kaj tiu informomanko iel timetas min. (Nova lingvo, novaj amikoj, nova urbo, nova situacio, ktp.) Jes, mi komprenas pri la eksursojn, sed kio okazos intertempe?
Eble estus helpeme por novaj esperantistoj kiel mi se ni povus legi simplan gvidilon "Kion atendi cxe LK." Ekz-e, kio okazis dum pasitaj kongresoj? Kion estus grava por kunporti?
(Mi komprenus se iuj aktivajxoj estas decidotaj.)
April 8, 2009 by Yekrats, 48 weeks 5 days ago
OK
OK -- I've written Limako's Guide to the Landa Kongreso. Does that help?
--
Steven BREWER
April 9, 2009 by limako, 48 weeks 4 days ago
That's a great help!
Thanks for writing that! Very helpful, and exactly what I was looking for.
April 9, 2009 by Yekrats, 48 weeks 4 days ago