Skip to main content

Mirakloj de la Nuntempa Vivo

Allan Fineberg's picture

Naja, oni povas kompreni ke nuntempe multaj homoj suferas emocie, ekonomie kaj eĉ fizike pro la rapida faliĝo de la fi-kapitalisma sistemo. Tamen, restas kelkaj mirakloj kiuj helpas...almenaŭ en mia vivo...
iome plibonigi la situacion.

Sidiĝante ĉe la komputilo, mi ankoraŭ povas komuniki rapide kaj grandskale kun familianoj en Germanio, kaj Esperanto-parolantoj tutmonde. Per Facebook, Ipernity kaj multaj aliaj portaloj mi povas eniri, eĉ se nur dum kelkaj minutoj, amikeman, pacaman kaj progreseman mondon.

Radio Ĉinio Internacia, Pola Radio, kaj aliaj elsendantoj de Esperanto-programoj facile aŭdeblas, kaj ofte havas interesajn programerojn.

Do bone, la miraklo de la hodiaŭa teknologio helpas al mi, kaj probable al multaj aliaj sampensuloj, toleri la ofte tre malfeliĉan realecon de la hodiaŭa vivo.

by Allan Fineberg

Poll

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes