Esperantumado
Mi aĉetis kelkajn novajn t-ĉemizojn lastatempe, inter ili tiun ĉi de nia Dave Rutan. Mi havos bonajn Esperanto-vestaĵojn precipe por mia vizito morgaŭ al NovJorkUrbo morgaŭ kaj poste por la Landa Kongreso. Kelkaj el ni renkontos na Mauro La Torre morgaŭ ĉe la NovJorka oficejo de UEA kaj poste pasos belan tagon en Esperantujo. La vetero ne tiom belas, sed venos Jakobon, Roger, Sally, kaj mi. Mi nepre afiŝos raporton kaj bildojn kiam mi revenas.
Kia plenplena semajno! Tiom da laboro. Mi iom laboras por konvinki al oni ke la Landa Kongreso meritas ties atenton kaj estas nek tro malproksima (eblas flugi rekte!) nek tro altkosta (flugbiletoj de $167 por iri kaj reveni de mia flanko de la lando!).
Mi konstatis hodiaŭ ke troviĝas 16 aktivaj blogistoj ĉe nia retpaĝaro hodiaŭ! Mirinde! Bis al ĉiuj! Mi tre ĝojas pri la komunumo kiun ni havas ĉi tie!
- limako's blog
- Login or register to post comments




Comments
Ankau mi ĝojas pri nia
Ankau mi ĝojas pri nia komunumo. La blogistaro estas io aparta en nia Esperantujo -- mi kredas, ke neniuj aliaj landaj asocioj tiel subtenas sian membraron. Per la blogoj, ni vigligas nian propran komunumon kaj montras la vivantecon de Esperanto al kaj ekster nia rondo. Steve, mi aparte dankas al vi, ne nur pro via zorgado tiu ĉi retejo, sed pro via bonega blogado, kiun mi tre ofte legas kun intereso.
---
Tim Westover
Vice President, Esperanto-USA
timwestover (ĉe) yahoo (punkto) com
April 13, 2009 by Tim Westover, 48 weeks 4 days ago
Hej!
Dankon pro la reklameto!
Dave
--
http://esprimoj.tripod.com
April 11, 2009 by NJ_Esperantist, 48 weeks 5 days ago