Vizito al NovJorko
Hodiaŭ Sally Lawton kaj mi veturis al NovJorko por pasigi tagon en Esperantujo. Mi forlasis la domon je la 5:30atm -- tre frue. Ni alvenis ĝustatempe por la trajno de New Haven al NovJorko. La trajno devis iri tre malrapide dum la unua duonhoro pro problemo je la signala sistemo, sed poste iris rapide. Tuj kiam ni alvenis en NovJorko, ni ricevis telefonvokon de Jakobo kiu ankaŭ estis ĉe la Stacidomego. Ni dividis taksion por iri al la oficejo de UEA, pro la malfrua horo kaj aĉa vetero.
Nijl estas la nuna estro de la UEA oficejo. Li malfermis la oficejon kaj lasis nin rigardi la gastlibron kaj subskribi ĝin. Maŭro la Torre kaj sia familio alvenis baldaŭ. Poste, ni promenis refoje al la Stacidomego kaj poste veturis al restoracio kie ni renkontis aliajn samideanojn. Ni babilis dum horo ĉe la restoracio kaj poste veturis al la naturhistoria muzeo. Mi komencis fariĝi laca je tiu punkto, do ni vizitis nur unu el la multaj multaj aferoj ĉe la muzeo.
Finfine, ni vojaĝis al la Esperanto Kafejo. Ĝi havas nenian rilaton al Esperanto -- la posedanto nur ŝatis la nomon. Ĝi estis tro plena je homoj, do ni iris trans la strato al Meksika restoracio kaj trinkis margaritojn kaj manĝis antaŭmanĝojn. Maŭro diris ke li neniam manĝis ĉe Meksika manĝejo antaŭe. Mi demandis lin ĉu li sciis kio estas margarito, kaj li respondis, "Jes mi scias kio estas margherito." Mi devis klarigi ke temas pri meksika trinkaĵo kaj ne io kun tomatoj.
Finfine, Sally kaj mi devis iri. Ni alvenis al la Stacidomego kaj konstatis ke la trajno al New Haven jam estas irinta, sed ni kuris al la fervojo ĉiaokaze. Kiam ni alvenis, la trajno estis ankoraŭ tie kaj la konduktoro diris ke la trajno iros post 20 sekundoj, do ni alvenis ĝustatempe.
Tre longa tago, sed tre bona. Ĉiam miras min la specialan rilaton Esperantistoj havas por unu la alian. Jakobo volis resti dum nokte en NovJorko kaj, kiam alia esperantisto lernis tion, li diris, "Mi devas iri for hodiaŭ, sed vi povas resti en mia domo -- jen la ŝlosilo." Mirinde.
- limako's blog
- Login or register to post comments



