Skip to main content

Kandidatoj por estrarano/ Candidates for Board of Directors

Jen la informilo kiu troviĝas sur la balotilo sendita al E-USA membroj. Oni kiu membriĝas antaŭ aŭ ĉe la Landa Kongreso ankoraŭ rajtas voĉdoni eĉ ĝis la bankedo ĉe la kongreso. Legu plu por la biografetoj de la kandidatoj.

LA 2009 ESPERANTO ELEKTO – KANDIDATAJ BIOGRAFIETOJ KAJ BILDOJ POR ESTRARANO: (ELEKTU NUR TRI).

Bildo de T.KinlokTor Kinlok

Bakalaŭro pri komputiko; 1990; Universitato de Bostono. Eklernis la Esperantan lingvon ĉe la Universitato de Hartfordo; 1996. Studis ĉe NASK en 1999 kaj 2000, denove studos tie en 2009. Helpis sukcese propagandi al Usona Kongreso la kreadon de la usona orkolora unu-dolara monero.

Kiam mi estis etulo kaj mi lernis pri la ekzisto de Esperanto, miregis min la ideo de konstruita lingvo kaj la ideo de internacia kaj neŭtrala lingvo. Tra mia vivo, kiam mi parolas al homoj pri la ekzisto de Esperanto, kaj ĝia celo, ĉiam ili estis kaptita de la ideo kaj ĉiam surprizas ilin ke ili neniam aŭdis pri ĝi antaŭe.

Ofte mi havis la saman demandon.

Sendepende ĉu Esperanto gravas al la publiko; sendepende ĉu la celo de Esperanto gravas al oni, decas ke oni almenaŭ ekscii pri la lingvo. Kaj ke oni devas ekkoni al Esperanto-USA.

Mi volas ke:

  • Rektaj, celaj leteroj estu senditaj al homoj kiuj estas ekster la movado.
  • Ofte okazu gazetaraj komunikoj de Esperanto-USA pri nunaj aferoj kaj eventoj.
  • Esperanto-USA elektu opiniojn pri aktualaj lingvo-rilataj politikaferoj kaj uzas ilin je ilo por ekspliki kaj popularigi la esperantan lingvon.
  • Esperanta reklamoj okazu en ĵurnaloj, televid-programoj, kaj aliaj komunikiloj; kun la kontakta informo de Esperanto-USA.
  • Estu kunordigado de publikaj rilatoj.
  • Ofte E-USA petu al mecenatoj (per poŝto, telefono, kaj retpoŝto) por gajni monon.

Esperanto devas havi vastan ĉeeston kaj devas fariĝi amasekonata. La antaŭaj punktoj estas esence unauj manipuloj por okazigi tiun ŝanĝon.

En ĉi-tiu momento, socio estas ĉe gravega historia punkto, multaj grandaj ŝanĝoj okazas kaj la estonteco realiĝas. NASA laboras por starigi konstatan ĉeeston sur la Luno. Ekzistas klopodoj por krei solan, mondan formon de mono. La homaro ŝanĝas al puraj fontoj de energio por sanigi la vivmedion. Baldaŭ, aŭtoj replenigos sin per elektropovan ŝtopilingon de via hejmo kaj rapidtrajno estos la preferata metodo por veturi.

Ĉi tiam estas la tempo por popularigi Esperanton al la homaro kaj al la populara kulturo; kaj nun estas la tempo por ke la lingvo ekprenu gvidan rolon. Mi volas labori al tia celo kaj mi petas ke vi subtenu min.

Bildo de O. RaolaOrlando Raola

Naskigixis en Havano (1955). Doktoro pri Kemio (UC Santa Barbara, 2005) kaj profesoro pri kemio cxe Santa Rosa Junior College. Esperantisto ekde 1984. Ekaktivis en la kuba movado kaj dum kvar jaroj laboris profesie por Esperanto. Ankaux agadis internacie: LKKano kaj preleganto por la 75a UK, preleganto en la Internacia Kongresa Universitato de la 88a UK (Goteburgo). Eklogxis en Usono en 1994, kaj tuj ekaktivis en la loka (San Franciska golfo), Kaliforia kaj tutlanda movadoj. Prezidanto de LKK por la 47a Kongreso de ELNA, San Francisko (1997). Estrarano de ELNA 1988-2007. Mi planas okupigxi en la nova estraro pri servoj al la membroj de E-USA per Esperanto, pri utiligo de Esperanto por internaciaj kontaktoj, pri pliintensigo de la internacia agado de la asocio. La 85a UK okazos en Havano en 2010 kaj mi esperas, ke ni povos kunmeti la plej multnombran delegitaron de usonanoj al UK ekster Usono por veturi al Havano. Mi volas laboregi tiucele.

Bildo de J. SchwartzJacob Schwartz

Mi estis estrarano de Esperanto-USA (tiutempe ELNA) en 2002 - 2005, kaj cxeforganizanto de la landa kongreso en Bostono en 2003. Mi reprezentis USEJ-n en TEJO-kunsidoj cxe la IJK en 2001 kaj 2003. Mi partoprenis kelkajn aliajn internaciajn kongresojn kaj seminariojn, inkluzive de la Tut-Amerika Kongreso (TAKE) en 2001 kaj 2008. Mi vojagxis per Pasporta Servo en Japanio kaj Svedio. Mi diplomigxis de universitato en 1999 kaj laboras en Bostono kiel komputila ingxeniero.

Kiel estrarano, mi subtenos la pluan profesiigxon kaj aktivigxon de Esperanto-USA. Mi opinias ke ni devas kopii la sukcesojn de aliaj ne-profitcelaj organizajxoj. Ekzemple, vi eble rimarkas ke, kiam organizajxo sendas leteron al vi, gxi mencias siajn konkretajn agojn kiujn via mono subtenos. Esperanto-USA devas ade agi, cxar cxiu faro estas oportuni por "fanfaroni kaj publiki", kiel esprimis Steve Brewer. Tiel eblas ankaux partoprenigi la membraron; ne necesas esti estrarano por kontribui al projekto de la organizajxo. Ankaux servoj cxe nia retejo (www.esperanto-usa.org) tiel helpas, do mi dauxre subtenos plibonigxojn tie.

Bildo de J. WinbergJulie Winberg

Dum pli ol 30 jaroj, mi estis Esperantisto, ĉefe en la internacia mondo: mi ĉeestis amason da Universalaj Kongresoj, servis kiel prezidantino de la Virino-Komisiono de UEA dum 4 jaroj, prezentis prelegon pri vojaĝantaj sinjorinoj en la 19-a jarcento dum la 1979-a kongreso en Lucerno, publikigis artikolojn pri tiu temo en Revuo Esperanto en 1977, 1978 kaj 1979. Tiam mi loĝis en Filadelfio kie mi estis UEA delegito. Mi ankaŭ estris lokan grupon, kiu renkontiĝis ĉe mia domo. En 1986 mi translokiĝis al Italujo, kie mi restis ĝis 1996 kaj denove en la internacia Esperanto mondo, ĉeestis UK-ojn, kaj gastis esperantistojn ĉe mia hejmo. Profesie mi instruis la anglan lingvon, kaj en Pisa laboris ĉe kolegio kie mi instruis tradukadon inter la itala kaj angla lingvoj. Mi revenis al mia hejmŝtato, Massachusetts, en 1996. Je tiu punkto, pro longa vivo ekster Usono, mi devis rekrei mian profesian vivon, kaj ĉe la Universitato de Massachusetts, gajnis magistran diplomon pri edukado: precipe Angla kiel Dua Lingvo (ESL) en 2000. Mi ĉeestis la landan kongreson ĉe MIT, visitis NASK-on dum ĝi estis surloke en Brattleboro, VT, kaj ankaŭ sukcesis partopreni Universalajn Kongresojn, i.a. en Svedujo kaj Italujo. La nova profesio kiel instruistino forprenis la plejmulton de mia tempo, sed nun mi esperas turni min denove al Esperanto, sed ĉi-foje sur nacia kampo. Kaj pro tio, mi proponas min kiel estraranon de Esperanto-USA.

by vilcxjo-me

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, klaketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes