John Hodgman Spertulo Ankaŭ pri Esperanto
Antaŭ kelkaj tagoj, unu el miaj antaŭaj studentoj tujmesaĝis min kaj, ekscitege sciigis min ke John Hodgman serĉis iun kiu povas traduki ion Esperante por li. Se vi ne konas John Hodgman, li estas tre konata ĉe mia familio ĉar li ofte aperas ĉe la Daily Show with John Stewart kaj ĉe la televidaj reklamoj de Apple.
Mi tuj respondis kaj li demandis kiom rapide mi povus traduki kaj kiom mi pagigus. Mi promesis fari la tradukon ene de du tagoj kaj petis subskribitan ekzempleron de lia libro, Areas of My Expertise (Fakoj de Mia Sperto). Konsentite, li sendis al mi la tekston, kiu devenas de lia libro -- ĝi iomete temas Esperantan kulturon kaj montris iom da kono de Esperanto. Fakte, jam kelkaj vortoj estis jam en Esperanto, ekz "vera aŭ falsa" kaj "vojo de la krokodilo." Vidu sube por la tuta teksto kiun mi tradukis:
ĈU VI SCIIS TION?
"Vera aŭ Falsa?"
Ĉiuj el ni scias ke George Soros estas miliardula mecenato kiu malamas al George Bush. Sed, ĉu vi scias kial?
Temas pri ĉi tiu apenaŭ konata fakto[1]: li ne parolas strange ĉar li naskiĝis en Hungario, sed pro tio ke George estas unu el la proksimume 1000 homoj en la mondo kiuj estas DENASKAJ PAROLANTOJ DE ESPERANTO.[2]
Originale nomita "Grygory Schwartz," Soros estas Hungaro de naskiĝo. Sed en la hejmo, vartis lin Esperante la patro, Tividar, frua "studento" de la internacia artefarita lingvo de paco.
Sed nur kiam Grygory havis 16 jarojn, Tividar kaŝprenis lian filon el sovetian Budapeŝton kaj kontrabandis lin al la sekreta Esperanta Templo en la okcidento. Tie li ricevis sian veran Esperanto-nomon, kaj verkitan ene, sian destinon: daŭrigi la praan lukton inter la Esperantoj kaj la Bush-oj, la konata usona politika dinastio kiu malamas Esperanton preskaŭ tiom, kiom ili malamas la anglan.
Por memorigadi lin pri lia devo, al Soros oni donis la nomon de lia malamiko kaj trejnis lin de frua aĝo en la "Vojo de la Krokodilo". Tio estas la tradicia Esperanta lukto-arto, kiu kombinas erojn el la franca "savate", la pragreka "Pankration", kaj la malmoderna internacia financa spekulativo. Eble ŝajnas komplika, sed vere estas tre simpla, interne konsista lukto-arto kiu baziĝas en la filozofio ke, per nur eta studado, iu ajn povas kompreni pugnobaton al la vizaĝo.
ĈU VI SCIIS KE ONI POVAS BATI IUN PER KROKODILO?
[1] vere
[2] La nobla "Oni Mil"
Kelkaj partoj estis fakte ne-perfekte tradukebla -- komikaj aferoj ofte estas amuzaj pro dusignifaj vortoj en unu lingvo kaj ĉiam perdas iom kiam oni tradukas ĝin en lingvo en kiu la vortoj ne havas la samajn dusignifojn. La lasta esprimo "oni mil" estis jam tradukita tiel en Esperanto en la angla teksto.
Li diris ke li volas laŭtlegi ĝin en Esperanto por lia aŭdlibro. Mi demandis lin, ĉu li jam scias paroli Esperanton aŭ ĉu li bezonas helpon pri prononcado -- speciale, mi demandis ĉu mi povis registri mian propran voĉon por helpi lin. Li dankis min pro la ideo kaj akceptis la son-dosieron, sed ne klarigis ĝuste kiom li jam scipovas Esperanton.
Mi sendis la tradukon kaj son-dosieron al li hieraŭ. Li kore dankis min kaj donis al mi la permeson afiŝi la tekston ĉi tie. Mi dankis lin pri la ebleco fari kaj petis ke, se li iam bezonas plu da tradukado, mi pretas servi. Mi tre dankas ankaŭ al Laura kiu sciigis min pri la ebleco fari.
- limako's blog
- Login or register to post comments




Comments
Do...
Ĉu Hodgman nur intencas legi ĉi tiun sekcion en venonta aŭdlibro, aŭ ĉu ĝi ankaŭ aperos en lia venonta libro, Tio Estas Ĉiuj?
May 20, 2009 by roint, 43 weeks 1 day ago
Mi kredas
Mi kredas ke temas pri la aŭdlibro -- laŭ mia kompreno, la teksto devenas de lia plej lasta libro.
--
Steven BREWER
May 20, 2009 by limako, 43 weeks 1 day ago
amuza aventureto
Bona aventureto! Gratulon.
Lingvaj demandoj:
Ĉu "inter la Esperantoj kaj la Bush-oj" celas "inter la Esperantistoj kaj la Bush-oj"? Esperantoj sonas malverŝajne, sed mi ne scias ĉar la teksto temas pri absurdo.
"dinastio kiu malamas Esperanton preskaŭ tiom, kiom ili malamas la anglan." Estas nekonsekvenco inter singulara "kiu" kaj plurala "ili"; mi proponus "ĝi" ĉar ŝajnas aludi la (singularan) dinastion.
"spekulativo" (supozo) estu "spekulacio" (financa agado), ĉu ne?
Ĉu "interne konsista" celas "internally consistent"? Se jes, mi supozas ke "konsekvenca" aŭ "kohera" pli taŭgas ol "konsista".
May 2, 2009 by russ, 45 weeks 5 days ago
Amuza citaĵo
“[L]a konata usona politika dinastio kiu malamas Esperanton preskaŭ tiom, kiom ili malamas la anglan.”
Ha, ha! Ridige!
Sed kio estas “Oni mil”? Ĉu “Unu mil”?
May 1, 2009 by hoss, 45 weeks 6 days ago
"Mi estas esperantisto..." "...kaj mi estas PK."
Mi ĵus rimarkis, ke Hodgman ankaŭ inkluzivas en lia libro etan liston de "tri esperantaj vortoj en komuna uzo nuntage": "Saluton--"hello"; Soros--"Destroy-Bush" (detruu-Bush'on); Esperanto--"Esperanto".
May 1, 2009 by enwilson, 45 weeks 6 days ago