Skip to main content

Prelego de Humphrey Tonkin pri la Unuiĝintaj Nacioj

Niel Blonstein: Neil BlonsteinNeil Blonstein afiŝas ĉe Libera Folio, la plenan tekston de prelego de Humphrey Tonkin ĉe NovJorko pri la Unuiĝintaj Nacioj. Sube trovu fragmenton.

De tempo al tempo proponoj leviĝas pri uzo de la angla lingvo, laŭ argumento, ke la angla nun atingis tian pozicion en la mondo, ke ĝi fariĝis norma lingvo por internacia komunikado; sekve oni povus tute simple forlasi la malnovan lingvan sistemon kaj transiri al la angla ekskluzive. Sed tio donus simbolan superecon al la anglalingvaj landoj, precipe Usono, kiu verŝajne ne estus akceptebla al la ceteraj membroj. Krome, kial ŝanĝi la ekzistantan lingvan reĝimon kiam efektive la lingvo, en kiu oni faras la veran laboron, estas ĉiuokaze la angla? Prefere toleri la nunan sistemon de ses lingvoj (eĉ se ĝi alte kostas), ĉar tio konservas nacian prestiĝon, kaj daŭrigi la veran laboron per la angla. Tiel oni konservas la simbolan multlingvecon dum oni transiras al la duonkaŝa unulingveco.

Kaj Esperanto? Eĉ se oni oficialigus ĝin, estas dubige ĉu en mallonga daŭro ĝi povus pli efike funkcii ol nun funkcias la angla. La nuna sistemo, kvankam malekvilibra, kontentigas la alte edukitajn diplomatojn kaj stabanojn, kiuj ofte atingis siajn altajn poziciojn dank’ al sia supereco en la angla lingvo. Proponante Esperanton, oni proponas, ke tiuj, kiuj regas la sistemon, abdiku sian pozicion de supereco – situacio politike nerealigebla.

Legu la tuton ĉe Libera Folio.

by limako

Poll

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes