Sensencaĵo
Mia filino havas etan birdon, flavaverdan papageton. Li nomiĝas Gilligan kaj estas al ŝi fileto. Do al mi li estas nepo. Dum la tago, li ofte sidas sur mia ŝultro kiam mi komputiladas. Li birdparoladas en mian orelon kaj ofte kantas Esperantan kanton al mi, jene:
Mi estas birdo, vi estas Avo,
Vi estas Avo, kaj mi la bird',
Mi estas birdo, kaj vi la avo,
Vi estas la avo por mi.
by NJ_Esperantist
- NJ_Esperantist's blog
- Login or register to post comments




Comments
Tion mi devas aŭdi...
Mirinde. Ĉu li vere kantas al vi Esperante? Ĉu vi povus registri tion por ke ni aŭdu ĝin?
May 12, 2009 by hoss, 44 weeks 1 day ago
Kaj mi havas ponton....
Mia hundo kantas Esperante. Kaj mi havas ponton kiun mi volas vendi...
--
Steven BREWER
May 14, 2009 by limako, 43 weeks 6 days ago
Rigardu la Titolon
Fakte, li ne kantas en Esperanto, sed li ja babiladas en mian orelon. Foje la 'vortoj' kiujn li parolas similas aŭ la anglan aŭ la Antikvulan lingvon en Stargate Atlantis kiam la balenumoj komunikis kun la homoj mense.
Unufoje, kiam ni ludis Monopolon, Gilligan sidis sur la ŝultro de mia filino. Li fakte diris 'let's go' (ni iru). Mia filino demandis al li, 'kien ni iru?' (en la angla). Gilligan tiam respondis, 'Mexico' (Meksikion).
--
http://esprimoj.tripod.com
http://vortoj.wiki-site.com
May 12, 2009 by NJ_Esperantist, 44 weeks 1 day ago