Skip to main content

Landa Kongreso finiĝis

limako's picture

La Landa Kongreso en Sankta Luiso finiĝis hodiaŭ. Mi ĉiam ĝuas pasi belan semajnfinon en Esperantujo. Mi partoprenis la estrarkunsidon, ĵetis lumon sur la aktivado de spionino; gvidis eksurson al botanika ĝardeno; organizis diskutrondon pri interretaj bezonoj, defioj, kaj solvoj je loka, landa, duonsfera, kaj monda niveloj; eldonis novan numeron de OniDirasNunkaj partoprenis paneldiskuton pri "kiel varbi nova generacio". Kaj, kiel ĉiam, mi ankaŭ havis multajn alt-kvalitajn diskutojn kun miaj multaj karaj ge-amikoj.

by limako

Comments

Post la kongreso

hoss's picture

Ĉu iu registris la rezultojn de la diskutrondo, kaj se jes, ĉu ili taŭgus kiel artikol(et)o en la bulteno? Mi ne povis partopreni la diskuton, bedaŭrinde.

Aliteme, pensema laboristo ĉe la kongresejo blogis pri sia unua renkonto kun Esperantistoj, jene: http://seethewayiseeit.blogspot.com/2009/05/do-you-speak-esperanto.html

May 26, 2009 by hoss, 42 weeks 9 hours ago

Mi petis

limako's picture

Mi petis ke la estroj de la malgrandaj grupoj sendu al mi la rezultojn. Mi nepre verkos ion ĉiaokaze.

--
Steven BREWER

May 26, 2009 by limako, 42 weeks 2 hours ago

Poll

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes