Skip to main content

58-a LK Vaŝingtono, DK: Lando de Libereco

La 58a Landa Kongreso de Esperanto-USA en Vaŝingtono, Distrikto de Kolumbio 28a ĝis 31a de majo, 2010 Hyatt Regency Hotel Bethesda, MD

Informoj pri loĝado kaj veturi al LK.

Por pli da informo, kontaktu esperantodc at gmail dot c o m

Lando de Libereco "Lando de libereco, lando de estonteco, mi salutas vin! Per tiuj vortoj, komencis L.L. Zamenhof sian paroladon ĉe la 6a Universala Kongreso, okazinta en Vaŝingtono en 1910. Ĉi jare ni invitas vin celebri la 100an datrevenon de tiu evento kun ni denove en Vaŝingtono, por la 58a Landa Kongreso de Esperanto-USA. Ni ĝuos la Memortagajn festaĵojn de la ĉefurbo, kaj la Esperantan etoson de la kongreso.

Ni sincere esperas, ke vi konsideros kontribui ion al la programo. Ĉu prelego, instruado de ludo aŭ hobio, gvidado de ekskurso, ĉio bonvenas. Laŭ la elektita temo "Lando de Libereco," ni sugestas ke oni pripensu la centjaran heredaĵon de Esperanto en Usono, kaj kompreneble ĝian estontecon. Ni intencas esplori tiun temon je la vidpunktoj de historiaj faktoj kaj de idealoj. Estas klare de la parolado de Zamenhof (legebla ĉi tie) ke li venis al Usono plenplena je optimismo. Li rigardis Usonon kiel modelon de sia vizio por la tuta homaro, homoj de diversaj gentoj kaj kulturoj unuiĝintaj pere de komuna lingvo. Ni konsideros la taŭgecon de tiu paralelismo en 1910 kaj hodiaŭ.

Por proponi programeron, bv. kontakti la LKK ĉe esperantodc at gmail dot c o m.

La preciza programo formiĝos de la proponoj kiujn ni ricevos, sed skiza horaro jenas:

Vendredo, 28a de majo Estrar-kunveno de EUSA, tut-taga ĉe la hotelo. Antaŭ-kongresa ekskurso en Vaŝingtono. Interkona Vespero, 7a ptm ĉe la hotelo.

Sabato, 29a de majo Solena malfermo, matene. Tut taga kongreso. Bankedo en la vespero, ĉe restaŭracio "Tragara" en Bethesda. Aŭkcio kaj aliaj eventoj, post la bankedo ĉe la hotelo.

Dimanĉo, 30a de majo Duon-taga ekskurso. Kongreso. Eble publika programeto en la angla. Distra Vespero, ĉe la hotelo.

Proponoj por publikaj programeroj kaj distraĵoj forte petitaj!

Lundo, 31 de majo Duon-taga kongreso, matene Solena fermo Post-kongresa ekskurso.

by limako

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, kalketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Become an Activist

Poll

Which NASK is best for you?
one week ($800)
59%
two weeks ($1500)
14%
three weeks ($2100)
27%
Total votes: 679
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes