Skip to main content

Somera Legado

Tim Westover's picture

Dumlonge mi ne faris mendon de Esperantaj libroj. Sed hodiaŭ mi elprenis la kreditkarton kaj aĉetis dekon da libroj por plenigi miajn somerajn tagojn. Plejparte mi aĉetis novelarojn. Jen:

INTER SUDO KAJ NORDO
SUR LA LINIO
VAGE TRA LA DIMENSIOJ
MONDOJ (34 ESPERANTAJ RAKONTOJ: RIKOLTO 2001)
MAŜINO KIU KRIIS, LA
ĈAPO DE LA STERKO-VERMO, LA
EKSTREMOJ
PROFETO EL PEDRAS
KIUJ SEMAS PLORANTE...
LA SEKRETA MIRAKLO

"Inter Sudo kaj Nordo" de Ferenc Szilagyi estas bela, malnova libro kiun mi vidis kaj avidis ĉe la LK, sed iu alia aĉetis antaŭ mi.

"Kiuj semas plorante" mi legis antaŭ jaroj, sed tro rapide, kaj la intrigon mi ne bone kaptis tiam.

Mi aparte interesiĝas pri la lasta libro. Ĝi estas traduko de pluraj noveloj verkitaj de Jorge Luis Borges. Inter la tradukintoj estas multaj elstaraj nomoj, kiel Jorge Camacho, Liven Dek, Goncalo Neves, kaj Istvan Ertl.

by Tim Westover

Comments

Saluton!

ganymeder's picture

Koran Dankon por cxi posto. Mi tre gxui gxin! Cxu vi havas iu recomendadojn por komencadoj? Iu facila?

Bonega posto!

July 10, 2009 by ganymeder, 3 years 45 weeks ago

Rekomendoj...

Tim Westover's picture

Saluton, ganymeder!

Por komencantoj estas pluraj libroj verkitaj de Claude Piron. Temas pri facilaj mallongaj libroj: http://esperanto-usa.org/en/node/1510

Post tio, estas aliaj iom pli interesaj libroj, verkitaj per pli normala sed ankoraŭ facila lingvo: http://esperanto-usa.org/en/node/1511

Bonan legadon!

(Mi intertempe konstatis, ke mi jam havis ekzempleron de "Sur La Linio" de Camacho . . . mi volonte sendos al aliulo -- nepre atentu, ke ne temas pri libro por komencantoj! Mi devas legi ĝin ĉiam apud la vortaro!)

July 10, 2009 by Tim Westover, 3 years 45 weeks ago

Somera librumado

Lee Miller's picture

Bele, mendi kaj atendi tiun chi kolekton. Kaj saghe antau la foriro de la tuta stabo de la CO!

Kiam mi vagis tra la dimensioj de mondoj, ghuste tie, sur la linio inter sudo kaj nordo, la mashino kriis. Profeto el Pedras, kiu semas plorante, pro ekstremoj prenis la chapon de la sterko-vermo por la sekreta miraklo.

Klara estas forta interligiteco inter viaj novaj achetoj.

LM

July 9, 2009 by Lee Miller, 3 years 45 weeks ago

Nord-Amerika Somera Kursaro (26 jun - 5 jul)

Landa Kongreso * Jul 5 - 8 * US Annual Congress

English follows ->
EO Esperanto: La Landa Kongreso okazos ĉe Universitato William Peace en Raleigh, Norda Karolino, Usono. 2013 julio 5 - 8.

EN English: The Annual US Esperanto Congress will be at William Peace University, in Raleigh, North Carolina, USA. 5 - 8 July, 2013.

Poll

Which NASK is best for you?:
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes