Skip to main content

SES en Slovakujo, Panoramo en Vroclavo

russ's picture

Lastatempe mi kaj mia fianĉino Anna iris al SES (lernu-kunveno) en Slovakujo. Tio estis tre bona semajno! 90 homoj el 23 landoj (inkluzive kelkajn usonanojn). Nekutima afero estis la ĉiutagaj kursoj pri Esperanto, je 4 niveloj. Ankaŭ tre plaĉis al mi, ke estis vegana manĝoservo. Mi rekomendas SES!

Mia pli longa raporto: http://goulo.livejournal.com/273981.html
Pri SES ĝenerale: http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/index.php

Alia novaĵo estas, ke ni tradukis la aŭdan programon de Panoramo Racławice en Vroclavo. Do nun eblas viziti tiun muzeon kaj vidi la belan cirklan pentraĵon (pri historia pola batalo) kaj aŭdi la priskribon en Esperanto. Kelkaj alilandanoj provlegis la tradukon, kaj Arono Chapman (de Radio Verda) bele voĉlegis kaj altkvalite registris ĝin. Ni estas fieraj pri la rezulto, kaj oni jam instalis la esperantan version en tri sonaparatojn (anstataŭigante la ĉinan...). (La sistemo estas tia, ke laŭtparoliloj sonigas polan priskribon, sed alilingvanoj povas aŭskulti propran lingvon per mp3-ilo.) Pli grandaj grupoj de Esperantistoj povas peti, ke la laŭtparoliloj de la halo sonigu la Esperantan version (tio okazos dum grupekskurso de ekumenaj Esperantistoj kiuj koincide kongresas ĉi-semajne en Vroclavo). Do se vi vizitos Vroclavon, nepre iru al la Panoramo! :)

Krome la loka gazetaro kelkfoje mencias, ke nun eblas aŭdi la panoraman prezenton en Esperanto! Ekzemple, vidu http://www.wroclaw.pl/m3375/p119195.aspx

http://community.livejournal.com/esperanto/197959.html

Ni iros al UK en Bjalistoko, kie verŝajne kelkaj el vi estos ankaŭ. :)

by russ

Poll

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes