Tre bona Esperanto kunveno en Athens, Georgia
Sabaton okazis kunveno inter la Esperantistoj de Atlanta, GA, kaj la Esperantistoj de Athens, GA (universitata urbo proksimume horon kaj duonon for de Atlanta). Mi alvenis en Athens antaŭ la aliaj Atlantanoj, kiuj havis aŭtopromblemojn. Ni renkontiĝis ĉe vegetara restoracio "The Grit" kaj bone babilis dum pli ol horo.
Antaŭ ol alvenis la atlantanoj, mi estis la plej aĝa (kun 27 jaroj!) -- jen unuafoje en la vivo mi estis la plej aĝa inter grupo de Esperantistoj. La ceteraj ĉeestantoj estis universitataj studentoj aŭ eĉ gimnazianoj.
Mi estis plene suprizita (kaj ege feliĉa) renkonti tiom da novaj, junaj kaj entuziasmaj Esperantisoj, kiuj jam bone posedis Esperanton. Kelkaj jam ĉeestis internaciajn aranĝojn, kiel IS aŭ NASK, sed kelkaj nur la duan aŭ trian fojon renkontis aliajn Esperantistojn.
La Atlantanoj finfine renkontis la Athens-anojn en la Ŝtata Botanika Ĝardeno, kie la babilado daŭris. Ni trovis ombran lokon kun benkoj, kie la dek ses partoprenantoj povis ĝui la belan ĉirkaŭaĵon sed ne suferi de troa varmo.
Joel kaj Ĵenja Amis priparolis sian vojaĝon al la ĵusa Universala Kongreso en Bialistoko. Ili disdonis kongresajn memoraĵojn, kiel poŝtkartojn kun famaj Esperanto-lokoj, kiel la naskiĝdomo de Zamenhof.
Ni babilis dum kvar horoj ĉe la Botanikaj Ĝardenoj, kaj poste iris al taja restoracio. Kompreneble mi faris foton nur post la manĝado, kiam ĉiuj belaj pladoj estis formanĝitaj!
Mi ege ĝuis la kunvenon, ĉefe pro la diverseco de ĉeestantoj -- junaj kaj maljunaj, spertuloj kaj novuloj, veteranoj de la Movado kaj novalvenintoj, malnovaj kaj novaj geamikoj.
La Athens-anoj kaj Atlantanoj promesis kunveni kune pli ofte. Espereble kelkaj venos venontmonate al la kutima kunveno en Atlanta, kaj certe la grupoj festos kun en Decembro pro Zamenhof-Tago. Antaŭ kelkaj jaroj la Atlantanoj okazigis tre sukcesan "sudorientan" semajnfinan kunvenon kun Esperantistoj ne nur el Georgio, sed el Tenesio, Nord- kaj Sudkarolino, Florido, kaj Virginio. Eble tiu sperto povos ripetiĝi en la estonteco.
Mi tre esperas, ke tiu aktiva grupo de gejunuloj el Athens povos iri venontjare al la Landa Kongreso en Vaŝingtono. Se la Athens-anoj aldoniĝos al la Ĉikagaj gejunuloj, la junulara ĉeesto estos grandega!
Bedaŭrinde mi ne kaptis foton de la tuta grupo, sed iuj aliaj ja faris. Se vi havas tian foton, bonvolu sendi ĝin al mi ĉe timwestover (ĉe) yahoo punkto com aŭ afiŝi ĝin kiel komenton ĉi tie. Koran dankon!
- Tim Westover's blog
- Login or register to post comments






Comments
sonas bone!
Ne nur estis grupo de diversaj Esperantistoj, sed krome vi manĝis en vegetara kaj taja restoracioj? Mi envias! Ambaŭ manĝotipoj iom mankas en Vroclavo...
PS: Mi kaj Anna renkontis Joel kaj Ĵenja dum UK! :)
August 18, 2009 by russ, 25 weeks 6 hours ago
Vroclavo?
Kie estas Vroclavo?
August 20, 2009 by formiko, 24 weeks 5 days ago
Polujo!
Vroclavo estas urbo en okcidenta Polujo.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vroclavo
August 20, 2009 by russ, 24 weeks 5 days ago