Esperantista projekto instruos la slovakan
According to Libera Folio, Lernu! is going to have a Slovak twin. As Lernu.net teaches Esperanto, the new site will teach Slovak. The educational agency of the EU has donated 256,000 euros to this E@I project (I haven't been able to find any other articles about this, except for some earlier news at E@I mentioning application for a subsidy (2009-04-04). Anybody else find anything?)...
http://www.liberafolio.org/2009/esperantista-projekto-instruos-la-slovakan
- Ailanto's blog
- Login or register to post comments




Comments
Slovaka - slava pontlingvo
Kial lerni la slovakan? Fakte ghi estas ideala lingvo por lerni se vi volas komuniki kun diversaj slav-lingvanoj. Unue, ghi tre similas la chehhan - chehhoj kaj slovakoj facile komprenas unu la alian. Due, ghi estas preskau perfekta hibrido de la pola kaj la serba / kroata kaj ankau estas sufiche proksima al la ukraina. Poloj kaj slovakoj povas sufiche bone interkomprenighi, kaj ankau, kvankam iomete mapli, slovakoj kaj kroatoj au serboj. Ankau la slovaka havas multajn similecojn kun la slovena.
Jen kio la fama lingvisto Mario Pei skribis en sia The Story of Language: "Slovak has at times been advocated as a mediating language, or tongue of common intercourse among all Slavs". Do, iusence, la slovaka povus esti la Esperanto de la slavoj!
September 7, 2009 by aviadilo, 22 weeks 1 day ago
Slovaka?
Hmm...tamen Esperanto estas pli facila :)
Hmm..Esperanto je však jednoduchšie :)
August 30, 2009 by formiko, 23 weeks 2 days ago
La slovaka . . .
Kvankam la projekto estas laŭdata, mi havas plurajn demandojn . . . kiom da homoj en la mondo efektive volas lerni la slovakan? Kial la EU donis tiom da mono por instruado de tiu ĉi lingvo? Kaj kial Esperantistoj elektis ĝin por la projekto?
Se temus pri la japana, la ĉina, la hispana, ktp, mi povus bone kompreni. Sed la slovaka?
Mi ja gratulas la teamon por la sukceso gajni la monon kaj subtenon. Mi simple serĉas klarigon pri la celo, kaj la utileco de la elekto.
LM
August 30, 2009 by Lee Miller, 23 weeks 2 days ago
mi supozas...
Sen konkreta informo, mi supozas ke temas pri tio, ke supozeble EU volas kuraĝigi civitanojn lerni pliajn lingvojn, kaj NE nur la potencajn grandajn lingvojn, ĉar se ĉiuj nur lernas la grandajn lingvojn, tio simple daŭrigas la lingvan maljustecon. Do eble temas pri ia provo esplori kiel pli efike helpi kaj kuraĝigi homojn ekkoni minoritatajn lingvojn.
Due: Ja jam ekzistas multegaj lerniloj por la japana, ĉina, hispana, ktp. Estas ĝuste la duarangaj lingvoj, kiuj efektive bezonas pli da lerniloj. Unu plia hispana lernilo ne farus multan diferencon por la mondo, ĉu ne?
Trie: Pluraj el la teamanoj spertas pri la slovaka specife (estante denaskuloj), do ĝi ŝajnas kiel natura elekto de tiu vidpunkto...
August 30, 2009 by russ, 23 weeks 2 days ago