Skip to main content

Rapidaj Fikcietoj -- Mia Provo

Tim Westover's picture

Cathy (uzantonomo "ganymeder" en Twitter) estas konatino mia ankaŭ de Lernu. Plaĉas al ŝi la kutimo ĉe Twitter afiŝi mallongajn fikciojn je vendredo (t. n. "Flash Fiction Friday"). Ŝi proponis, ke Esperanto ankaŭ havu sian propran tagon por rapide legeblaj / verkitaj fikcietoj -- ĵaŭdo. Ŝajnas al mi nemalbona ideo, kaj mi bezonis la instigon por verki.

Twitter kutime limigas afiŝojn al 140 literspacoj. Feliĉe ni ne devas enŝovi niajn fikcietojn en tiun ujeton. Verŝajne estas akcepteblaj noveletoj ĝis mil vortoj. Do, sube estas mia kontribuo al la unua Rapid-Fikcieta Ĵaŭdo. Kvankam ĝi dividas titolon kun alia verko mia, fakte temas pri tutnova noveleto, kiun mi ĵus verkis.

Aliajn noveletojn vi trovos serĉante #fikcietojxauxdo en Twitter.

---

Kelkaj Vortoj de Nia Subtenato

Balzambufo! En la profundoj de la sudusonaj marĉoj oni trovis novan specon de bufo, kiu promesas tujan kaj daŭran ĉesigon de la doloroj, kiujn alfrontas la nuntempa homo. El la haŭto de tiu ĉi bufo likas potenca kemiaĵo, kiu plene senigos homon de ĉiuspeca korpaj kaj mensaj malhelpoj, malfeliĉoj, kaj malkomfortoj. Mirakla kuracilo por la moderna vivo.

Balzambufo! promesas trankviligon de la milopaj zorgoj, kiuj plagas vin ĉiutage. Por tordita kruro aŭ ŝvelinta reno, ĝi estas same bonefika, kiel lerta mano de kuracisto. Por zorgoplena menso post streĉa tago, ĝi estas tiel paciga, kiel freŝa pluvo. Por agaca insulto aŭ akra vorto de familiano, ĝi ofteras feliĉan forgeson. Por rompita koro aŭ perdita amo, ĝi estas fidela anstataŭanto.

Balzambufo! estas cent-el-cente natura, organika produkto, en kiu tute ne rolas artefaritaj ingrediencoj. La bufo montriĝis, post pluraj jaroj de laboratoria kontrolo, la unusola fonto de tiu ĉi bonefika kemiaĵo. Neniuj provoj rekrei la efikon per sintezo aŭ kombinaĵoj estis sukcesaj. Tial, la nura maniero profiti de la potenca kuracado estas havi ĉiam ĉe-mane freŝa vivanta specimeno, de kies haŭto oni povas leki la bezonatan helpon.

Balzambufo! estas havebla en pluraj gustoj: fraga, citrona, ĉokolada, bifsteka, kaj la originala.

Balzambufo! estas longdaŭra. Niaj bufoj vivas dum almenaŭ du jaroj, tra kiuj ili produktas sufiĉe da kemiaĵoj por cent lekoj ĉiutage. Unu lekado ĉiun horon sufiĉas por ordinaraj doloroj, sed por grandaj zorgoj, kiel la viaj, ni rekomendas tri aŭ kvar lekojn. Antaŭ enlitiĝo, iomete skuu la bufon super via buŝo kaj leku dufoje, por sperti trankvilan dormon.

Balzambufo! estas senzorge uzebla de ĉiuj. Niaj sciencistoj pruvis, ke la efiko ne estas dependiga, do oni povas leki ĉiutage, kiom ajn oni volas, senhezite. Kromefikoj estas minimumaj -- kaj pri ili la ĉiutaga uzanto tute ne konscios.

Balzambufo! Ne timu novajn inventaĵojn. Lekado de bufo baldaŭ estos same akceptata, kiel vojaĝo per transmaraj balonoj, rajdado de bicikloj kaj spektado de sonhavaj filmoj -- ĉiuj en siaj tempoj estis pridubitaj novaĵoj. ĉiuj en siaj tempoj montriĝis nemalhaveblaj.

Balzambufo! jam estas vidata apud filmstelulinoj kaj industribaronoj. Via estro kaj lia edzino jam havas la propran, kaj ankaŭ viaj karaj geamikoj. Ne estu la lasta, kiu suferas sen feliĉa lek’!

Balzambufo! estos via konstanta akompananto, kaj tial estas bezonataj bonkvalitaj teniloj por ĉiuj cirkonstancoj. Sinjoroj elektos ujojn el ledo kaj ŝtalo, kiuj taŭgas por la brusta tukpoŝo. Por pli elegantaj okazoj, estas haveblaj ankaŭ oraj ĉenoj, kiuj ebligas la frake vestitan sinjoron porti sian balzambufon apud la poŝhorloĝo. Sinjorinoj elektos inter gamo de juvelumitaj ujoj, kiuj pendas de la kolo aŭ sidas sur la maniko. Por ĉiu vizaĝkoloro kaj aspekto estas taŭga portilo.

Balzambufo! Nun haveblaj en pluraj specoj por estetiko kaj efiko. Bluaj, verdaj, purpuraj, ruĝaj, kaj arĝentaj bufoj estas aĉeteblaj laŭ via prefero. Sed ankaŭ memoru la novajn specojn, kiujn niaj bredistoj kreis. Balzambufo-Super forbaras ĝenajn sonojn, kiel gurdado de fabriko aŭ grincado de dentoj. Balzambufo-Ekstro plenigas sulketojn apud la buŝo kaj sur la brovo. Balzambufo-Plus helpas al sinjorino kreskigi dikajn kaj nigrajn okulharojn, kiel tiuj de la konataj blondulinoj (jam niaj klientoj!).

Balzambufeto! Nia nova modelo estas pli facile portebla sed same bonefika.

Balzambufedo! Aĉetu sesopon je bona rabato.

Balzambufo! Ne akceptu imitaĵojn, nek tentiĝu per la malaltekostaj bufoj, kiujn niaj malskrupulaj konkurencantoj verŝajne elprenas el dio-scias-kiaj marĉoj. La plej freŝaj bufoj estas la plej potencaj. Ne malŝparu vian monon je bufo, el kies haŭto oni jam ellekis la bonan efikon. Nur niaj balzambufoj, kiuj portas oficialan markon, havas garantion pri efikeco kaj freŝeco.

Balzambufo! nun por infanoj. Vundita kruro, likanta nazo, kaj rebelema tempremento -- ĉion ĉi vi forgesos, karaj gepatroj, lekante vian balzambufon.

Balzambufo! donos al vi plurajn jarojn de feliĉo, se vi bone traktas kaj flegas ĝin. De via loka provizanto, aĉetu balzambufoberojn, kiuj nutras la balzambufon kaj helpas al ĝi resti tre efika.

Balzambufo! ŝatas mildan klimaton. Ne lasu ĝin en la sunlumo. Ne permesu, ke aliaj leku vian bufon. Se vi balzambufo aspektas laca, mukoza, aŭ kovrita per fajnaj haroj (“bufoŝimo”), ĉesu ĝin leki. Neniam leku malsanan aŭ mortan bufon, ĉar tio povas havi signifajn neatenditajn efikojn. Enketu ĉe kuracisto aŭ bestkuracisto je kazo de dubo. Aĉetante balzambufon vi konsentas ne procedi kontraŭ la provizantojn de balzambufo. Estas nesciate, kiel balzambufo interagas kun aliaj sendolorigiloj, inkluzive alkoholon. Ne stiru biciklon aŭ transmaran balonon dum ses horoj post lekado de balzambufo. Aliajn avertojn kaj konsilojn bonvolu trovi kie ajn estas vendata balzambufo.

Balzambufo! Leki la likaĵon lasas vin libera. Balzambufo! Por la mond’ eterne doloranta, ĝi promesas sanan harmonion.

---

Se vi interesiĝas pri la aliaj vortoj de nia subtenato, vi povas leĝi ilin (kaj mian tutan novelaron) ĉe ĝia propra retejo, Marvirinstrato.

by Tim Westover

Comments

Nu.. estis tre rapide parolata

roint's picture

Mi aŭdis ĉi tiun reklamon dum elsendo de Radio Verda, sed volis legi ĝin je mia propra paŝado. Mi iomete sentas feliĉe ke mi sciiĝis pri la kromefikoj... mi nur aĉetos malgrandan pakon.

November 12, 2009 by roint, 12 weeks 5 days ago

Invito al I Antologio Luziadoj

Mauricio Robe Barbosa's picture

Saluton,
Mi invitas vin kaj viaj amikoj (Rapidaj Fikcieto Grupo) por partopreni de I Antologio Luzidoj, e-libro formato, mi jam kontktis aŭtorojn de Belgio kaj Britujo. Estus plezuro eldonigi vian literaturon, ek ŝangos la esperantan literaturon, kun nia juna sango.
Mi esperas kontakton:

Mauricio Barbosa
editora@lusiadas.com.br
www.lusiadas.com.br/eo/

September 21, 2009 by Mauricio Robe B..., 20 weeks 1 day ago

balzambufumado

russ's picture

Ĝi ja kaptas la senton de eliksira reklamo. "Balzambufo" estas bonega nomo. Sed la reklamo iom tro longe por vere esti konsiderata "rapida". :)

Unu tajperaron mi rimarkis: "rebel" estu "ribel".
Estas disputata ĉu "morta" taŭgas por "mortinta, senviva" aŭ ne.

September 3, 2009 by russ, 22 weeks 5 days ago

Rapida fikcieto

ganymeder's picture

Dankon por skribante pri "#fikcietojxauxdo!" Mi estas gxoja ke vi skribis rakonton por gxi!

Via rankonto estas tre interesa! Mi pensas ke vi devis esti vendisto de serpenta-oleo en una antauxa vivo! *rido rido* Bonega rakonto, sed mi pensas ke gxi ne estas vegana. :D

Mi ne vidis ligon por cxi tiu rakonto cxe "Twitter."...

Dankon por la blogo-posto!

Miaj ligoj estas cxe "Twitter" (ganymeder cxe Twitter ... #fikcietojxauxdo) aux mia rakonto estas cxe mia Esperanto-blogo...
http://www.therussellfamily.org/~cathy/esperanto/?p=338

September 3, 2009 by ganymeder, 22 weeks 5 days ago

Poll

La plej nemalhavinda vortaro estas:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes