La Birdo Gilligan
Ĉar ofte mia filino ne tuj refreŝas la nutraĵon de sia papageto (parakeet) post sia ellitiĝo, li ekkantas la jenan. Mi iom scivolas ĉu la fina vorto, "domaĝ'" taŭgas.
Mi estas birdeto sen ia manĝaĵ'
kaj eble mi bekos vin pro la domaĝ'
by NJ_Esperantist
- NJ_Esperantist's blog
- Login or register to post comments




Comments
Mi pensas ke jes.
Laŭ mi, domaĝ' tre sencas tie. Mi pli respektas la PIV ol iu ajn ununura Esperantisto, k la defino "wish to keep intact" ŝajnas tre fuŝa al mi, kiam la plej ofta uzo estas "Domaĝe!"
Mi emus diri, Jes, domaĝo ja konvenas tiufraze.
September 21, 2009 by frimmin, 25 weeks 3 days ago
konfuza paradokso...!
Se vi "pli respektas la PIV pli ol iu ajn ununura Esperantisto" (supozeble inkluzive vin mem), kial vi pensas ke tiu difino de "domaĝi" estas tre fuŝa? Tiu "fuŝa" difino ja estas en PIV! Paradokso! :)
(Mi mem ne nepre fidas PIV pli ol unuopa Esperantisto... estas iuj demonstreblaj eraroj en PIV.)
September 21, 2009 by russ, 25 weeks 3 days ago
Pri “domaĝo”
La vorto “domaĝo” (aŭ “domaĝi”) estas iom malfacila, almenaŭ por mi. La signifo ne rilatas rekte al koncepto en la angla.
Laŭ PIV, la radiko estas substantiva:
domaĝ/o. Perdo aŭ difekto, kiun oni ne volus vidi, ne suferi. estas domaĝo, ke ni devas akiradi la mondon en tia maniero; post domaĝo venas saĝo; kia domaĝo!
En verba senco, PIV donas du difinojn de “domaĝi”:
1 Timi bedaŭrindaĵon, difekton, perdon pri io; deziri ŝpari, konservi, ne elspezi, ne difekti ion.
2 Timi malutili al iu, timi ofendi aŭ dolorigi iun, indulgi.
Laŭ Butler, la radiko estas verba:
domaĝ/i, wish to keep intact (unspoiled, whole); fear (think it would be a pity, wish not) to damage (lose, spend, spoil). 1 begrudge, withhold. 2 husband, look after, make the most of, spare, go all out for, leave no stone unturned, not boggle at, not shrink from. 3 be anxious about, concerned for, fear for. 4 have mercy on, pity, spare. 5 regret the loss or death of.
Butler ne donas difinon de substantiva “domaĝo.”
Por mi, ĉiuj sencoj estas tro malsamaj por troviĝi en unu vorto . . . kaj mi simple ne scias kiel/kiam uzi ĝin. Tial mi kutime ne uzas ĝin.
Tamen, en via poemo, la unua difino de PIV ŝajnas al mi pli-malpli taŭga.
LM
September 4, 2009 by Lee Miller, 27 weeks 6 days ago
Awwwww!
Tio estas do cxarma! :D
September 3, 2009 by ganymeder, 28 weeks 9 hours ago