Antauxparolo
BONVENON EN ESPERANTO-LANDON!
Saluton, amiko! Jes, en nia komforta aŭtobuso, vojaĝonta en Esperanto-lando, estas unu libera loko. Kion ni faros dum la vojaĝo? Ni konatiĝos kun la historio, kulturo, kutimoj, vidindaĵoj de tiu belega lando, kun ĝiaj plej interesaj homoj. Kaj ni tiel profunde studos ĝian lingvon, ke vi povos fariĝi civitano de tiu lando, kiu ne estas sur la geografia karto. Mi diros al vi sekreton: se vi montros vin interesiĝema, laborema kaj kapabla, ĉe la fino de nia vojaĝo vi, eble, eĉ ricevos propran pecon da tero sur la plej alta monto de tiu lando - Verda Parnaso. Okupu do la lokon, amiko, kaj vojaĝu kun ni! Ek!
Kara leganto! Vi tenas en la manoj unikan libron, kiu celas:
- instrui liberan kaj krean regadon de Esperanto ĝis tia grado, ke vi povos ne nur facile legi ajnan libron, sed ankaŭ verki bonstile;
- enkonduki vin en la Esperanto-literaturon kaj pli vaste -- en la Esperanto-kulturon;
- prezenti al vi la laboron de modela Esperanto-klubo kaj trejni vin por fariĝi spertulo kaj aktivulo en la Esperanto-movado;
- pliriĉigi viajn ĝeneralajn konojn.
Certe, tiu ĉi libro ne povas enhavi ĉion, sed ĝi konsilos al vi, kion legi kaj kion fari plu. Aliflanke, mi estos feliĉa, se vi ne trovos en ĝi enuon kaj banalecon.
La libro estas verkita kvazaŭ taglibro de ideala Esperanto-klubo, en kiu vi renkontiĝos kun steloj de la Esperanto-kulturo kaj ankaŭ kun (dume) malpli konataj Esperanto-landanoj.
La tekstoj plejparte estas originale verkitaj en Esperanto kaj jam ie publikigitaj. Principe, ili estas prenitaj senŝanĝe, kvankam pro didaktikaj kaj redaktaj kaŭzoj kelkaj tekstoj estas iomete modifitaj, multaj tekstoj estas mallongigitaj, preskaŭ ĉiuj tekstoj estas komentitaj.
La ĉefa materialo de la libro estas la tekstoj. Unue legu la tekston kaj penu kompreni la ĝeneralan sencon, tute ne uzante vortaron. Poste relegu ĝin, denove sen vortaro kaj penu kompreni ĝin laŭeble detale. Ankoraŭfoje tralegu la tekston, jam uzante la vortaron, por kompreni ĉiujn detalojn. Kaj tralegu la tekston lastfoje, denove sen helpo de vortaro, kaj konvinkiĝu, ke ne restis malklaraj lokoj. Ne rapidu, ĝuu la legadon kaj studadon.
En la lernolibro estas uzitaj diversaj tipoj de ekzercoj, ĉefe de krea karaktero. Estas dezirinde (kvankam ne nepre) plenumadi ĉiujn ekzercojn.
En "Vojaĝo" troviĝas amaso da diverslingvaj propraj nomoj. Por tiuj nomoj, kiuj ne estas prononceblaj kiel Esperantaj vortoj, estas aldonitaj en oblikvaj krampoj iliaj prononcindikoj per la literoj de la Esperanto-alfabeto. La akcento estas montrata per dekstra korno super la akcentata vokalo. La rusaj kaj bulgaraj nomoj estas prezentitaj per Esperant-litera transskribo, kun indiko (ĉe la unua apero en la libro) de la akcentata vokalo, se ĝi ne estas antaŭlasta en la vorto.
Estas supozate, ke la leganto (studanto) jam bone konas bazan kurson de Esperanto kaj havas bonan vortaron. La lernolibro estas uzebla por memstara, koresponda aŭ klasa studado. En ajna okazo helpo de spertaj lingvoparolantoj estas dezirinda.
Ankaŭ la personoj, kiuj libere regas la lingvon, tralegos la libron kun intereso kaj utilo, unue, ĉar ĝi enhavas elstarajn literaturajn tekstojn; due, ĉar ĝi estas siaspeca moderna enciklopedieto de Esperanto kun multaj ĝisdatigitaj, malfacile troveblaj informoj; trie, ĉar ĝi ebligas radikale plibonigi la vivon de Esperanto-kluboj; kvare, ĉar ĝi havigas riĉan materialon, racian kaj emocian, uzeblan en la ekstera informado; kaj fine, ĉar "Vojaĝo" estas lingvonormiga verko kaj bona bazo por prepariĝi al la internaciaj ekzamenoj.
Mi esperas, ke ĉiu povos ĉerpi el tiu ĉi libro ne nur novajn konojn, sed ankaŭ inspiron kaj entuziasmon.
La unuan eldonon de "Vojaĝo" publikigis la prestiĝa eldonejo "Progreso" en Moskvo en la jaro 1992. Mi klopodis, ke la sekvaj eldonoj estu pli internaciaj, Esperantaj, enhavoriĉaj, allogaj kaj efikaj. Multaj tekstoj estas forigitaj aŭ alilokitaj. Aperis pluraj novaj tekstoj. La komentoj kaj ekzercoj estis intense prilaboritaj.
"Vojaĝo" estas legata kaj studata en la tuta mondo. Ankaŭ mi instruis per ĝi en la someraj kursoj ĉe la Ŝtata Universitato de San-Francisko kaj Universitato de Hartfordo (Usono). Krome, mi instruas per ĝi en la Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK). La sperto montras, ke la krea lingvorego de la "vojaĝantoj" okulfrape kreskas de leciono al leciono.
Tiu ĉi libro ne povus aperi sen helpo de multaj personoj. Unue, mi dankas William Auld kaj Marjorie Boulton, kiuj kreis antaŭ mi samtipajn lernolibrojn, "Paŝoj al plena posedo" kaj "Faktoj kaj fantazioj", respektive; iliaj lernolibroj kaj "Vojaĝo en Esperanto-lando" bone kompletigas unu la alian. Due, mi dankas sennombrajn personojn, kiuj kontribuis al tiu ĉi libro: verkis aŭ tradukis tekstojn, reviziis siajn tekstojn, donis informojn aŭ konsilojn, recenzis kaj komentis. Trie, mi dankas la redaktoron Viktor Aroloviĉ, kiu uzis sian ĝeneralan erudicion, sian lingvan, movadan, redaktistan kaj provlegistan kompetentecon por laŭeble minimumigi mankojn en la libro. Kvare, mi dankas nian centran Esperanto-organizaĵon UEA (kies komitatano kaj ĉefdelegito mi estis dum pluraj jaroj) pro la publikigo de la internaciigitaj eldonoj, kaj speciale jenajn personojn: Osmo Buller, Renato Corsetti, Kep Enderby, Roy McCoy, Rob Moerbeek, Trevor Steele kaj la brilan grafikiston Francisco Veuthey. Fine, mi dankas mian edzinon Esther Kolker, kiu ekde nia juneco "vojaĝas" kun mi en Esperanto-lando kaj helpas min en ĉiuj aferoj.
Esperanto estas tiel bona lingvo, ke ĝi meritas esti parolata sed ne balbutata. Esperanto-lando estas tiel ĉarma lando, ke ĝi meritas esti enloĝata de lingve altkleraj civitanoj, sed ne de duon-analfabetoj, ĉiam pretaj elmigri en Mal-Esperanto-landon. Regi Esperanton perfekte povas ĉiu, ankaŭ vi, kara leganto. Ekdeziru tion kaj iom klopodu por realigi tiun deziron. La rezultoj superos viajn esperojn kaj atendojn. Nin gvidu la devizo: Esperanto estu regata samnivele kiel la gepatra lingvo!
Se vi havos deziron, vi povos skribi al mi laŭ la retadresoj: b_kolker (ĉe) yahoo.com aŭ bkolker (ĉe) gmail.com por
- esprimi vian opinion pri la libro;
- proponi korekton aŭ ĝisdatigon de iuj informoj;
- proponi forigon aŭ aldonon de iuj tekstoj, fotoj aŭ aliaj eroj;
- sendi por kontrolo la plenumitajn taskojn de "Lingva praktiko" el la leciono 1.
La homo, kiu perfekte regas Esperanton, profunde konas ĝiajn kulturon kaj idearon, neniam forlasos Esperanto-landon. Statistika esploro montris, ke esperantistoj vivas pli longe ol averaĝaj socianoj: do Esperanto estas eliksiro de longviveco. Ni vivu longe kun Esperanto kaj Esperanto vivu ĉiam kun ni!
Aktualaj informoj pri _Vojaĝo en Esperanto-lando_ kaj pri la komunumo de "vojaĝantoj" estas troveblaj en la retpaĝo:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vojaĝo
Boris Kolker
http://eo.wikipedia.org/wiki/Boris_KOLKER
============================
INTERNACIA PERFEKTIGA KORESPONDA KURSO (IPKK)
Kara amiko!
Mi instruas per "Vojaĝo" en la Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK) per ordinara kaj reta poŝto. Por studi en la reta IPKK oni eĉ ne bezonas havi la libron: mi sendas ĉiun lecionon el la tria eldono (aperonta!) de la lernolibro per retpoŝto. Ankaŭ vi povas studi en IPKK sub gvido de la aŭtoro en oportuna por vi tempo, en oportuna por vi ritmo:
- se vi finis nur elementan kurson, vi scios Esperanton bone;
- se vi jam bone parolas Esperanton, vi scios ĝin perfekte;
- se nun vi parolas Esperanton perfekte, vi scios ĝin brile, preskaŭ kiel Esperanto-verkisto;
- se vi jam legis aŭ pli-malpli studis tiun libron, vi trastudos ĝin sub mia gvido tre detale kaj profunde: rezulte vi regos Esperanton preskaŭ kiel la gepatran lingvon kaj vi sentos vin kvazaŭ vi naskiĝus en Esperanto-lando.
Mi trejnas miajn lernantojn kvazaŭ Olimpikajn ĉampionojn. Rezulte, post la fino de nia komuna vojaĝo ili sentas sin en Esperanto kaj en Esperanto-lando kiel fiŝoj en akvo, kiel birdoj dum flugado.
Nun vi povas trastudi la lecionon 1 kaj sendi al mi per retpoŝto la plenumitajn taskojn de "Lingva praktiko". Mi kontrolos ilin kaj resendos al vi same per retpoŝto.
Ĝis baldaŭ!
Via instruisto
Boris Kolker
2487 N Taylor Rd, Apt 11,
Cleveland Heights, OH 44118, Usono - USA.
Telefono (216) 297-0370
Retpoŝto: b_kolker (ĉe) yahoo.com
aŭ bkolker (ĉe) gmail.com.
---------------
RETPAĜO DE IPKK:
http://eo.wikipedia.org/wiki/IPKK



