Skip to main content

Uzo de Prepozicioj

pbrewer's picture

Mi legas la libron Etulaj Aventuroj de Zora Heide, denakska esperantisto kiu naskiĝis en Kroatujo kaj vivis en Danio, Svedio, kaj Islando. Do, mi ne dubas, ke ŝi verkas laŭ bonan, internacian stilon. Sed, mi ofte trovas ŝian prepozicio-uzadon stranga.

Li ĵus estis okupita de grava afero... (p. 16)

Mi dirus "okupita pri grava afero."

En tiu tempo mi estis okjara knabino. (p. 43)

Mi dirus "Je tiu tempo" aŭ eble (se tiu tempo estis pli longa ol momento) "Dum tiu tempo."

Mi certe ne diras, ke mi pravas kaj ŝi malpravas. (Ŝi sendube parolas la lingvon pli bone ol mi.) Fakte, mi jam trovas ekzemplon:

Sed la vivo estas plena je kapricoj. (p. 24)

Mi eble dirus "plena da kapricoj," sed tio estas malĝusta, ĉar plena ne estas kvanto. Mi ankaŭ eble dirus "plena de kapricoj," kio estus ankaŭ ĝusta.

Kion interesas mi estas fakto, ke mi tute komprenas ĉiujn el tiuj ĉi frazoj: jen la genio de Zamenhof. En iu nacia lingvo, estus unu ĝusta prepozicio kaj aliaj estus malĝusta. En Esperanto, se la uzo estas laŭ la signifo de la prepozicio, kaj se la signifo estas klara, neniu rajtas diri, "Vi ne uzu tiun prepozicion; vi devas uzi tiun ĉi."

by pbrewer

Comments

Laux mi, "en tiu tempo"

russ's picture

Laux mi, "en tiu tempo" similas al la angla "in that time", do ne estas specifa momento, kaj "je tiu tempo" similas al "at that time", do estas specifa momento. (Pro tio oni diras "je la oka" anstataux "en la oka" por diri "8:00", cxu ne?) Do mi konsentas ke ankaux "dum" sxajnas tauxga, sed eble ne "je" (mi supozas ke la kunteksto evidentigas ke ne temas pri specifa momento, sed iu tempodauxro).

Tamen, mi hezitas pri "dum" cxar sxajnas ke gxi temas pri iu konkreta evento por montri la tempon, ekz "dum mi mangxas", "dum la mangxado", do eble strangas diri "dum tiu tempo" (t.e. eble oni devas uzi dum kun iu agado kiu okazis en la tempo, anstataux kun "tempo" mem). Mi scivole sercxis "dum" en PIV kaj trovis neniun ekzemplon en kiu oni diras "dum tempo" aux "dum horo" ktp. (Versxajne oni preferu "por horo", ekzemple.) Interese.

Pri "plena": Mi rimarkas en PIV ke Zamenhof uzis ambaux "plena de" kaj "plena je".

(Se paroli pri uzo de propozicioj, atentu ne uzi akuzativon post "laux" en "sxi verkas laux bonan, internacian stilon" :)

April 18, 2006 by russ, 3 years 48 weeks ago

Dankon!

pbrewer's picture

Dankon!

Antaŭ mi lernas, mi unue devas noti tiujn punktojn, pri kiuj mia lingvo-senco misgvidas min, kaj due devas trakti la punktojn per cerbumado kaj diskuto. Do: Jen tiu blogo. Kaj mi dankas vin por via kuntraktado!

--
Philip BREWER

April 18, 2006 by pbrewer, 3 years 48 weeks ago

dum; antaux (ol)

russ's picture

Nu ironie post kiam mi skribis tion pri "dum jaro" ktp, mi legis tian ekzemplon de tia uzo en revuo "Monato", do versxajne gxi estas en ordo. :)

(Sed versxajne oni devas diri "Antaux ol mi lernas" anstataux nur "Antaux mi lernas", kvankam multaj homoj diras tiajn subfrazojn sen "ol"... Ekz vidu PIV aux PMEG.)

April 20, 2006 by russ, 3 years 47 weeks ago

Alian

pbrewer's picture

Mi trovis alian:

la lunglobo ... moviĝas laŭ la okcidento (p 63)

Mi uzus "al la okcidento," aŭ eble "okcidenten."

--
Philip BREWER

April 17, 2006 by pbrewer, 3 years 48 weeks ago

oni kutime uzas la vorton "de" por montri la subjekton de ago

kvarko's picture

Ĉu povas esti ke "okupita de" aspektas stranga al vi ĉar vi pensas pri "okupita" kiel ne-dividebla vorto kaj ne pensas pri ĝi kiel kunmetita vorto? Ĉar la radiko estas "okupi" kaj oni aldonas "-ita" por krei la vorton "okupita". La verbo "okupi" havas objekton: "Grava afero okupis lin." Tial oni uzas "-ita". Se oni pensas pri la vorto tiel, ĉu ne estas komprenebla la uzo de "de"? Ĝi similas al aliaj uzoj kiel "verkita de (iu)" aŭ "farita de (iu)". Tio estas la kutima formo: "(verbo)-ita de (iu aŭ io)". "Mi verkis la artikolon. La artikolo estas verkita de me." "Gravaj aferoj okupas lin. Li estas okupata de gravaj aferoj." Ĉu tio ankoraŭ aspektas stranga?

April 15, 2006 by kvarko, 3 years 48 weeks ago

Nur mia angla-senco

pbrewer's picture

Mi supozas, ke estas nur mia angla lingvo-senco, kiu misgvidas min.

--
Philip BREWER

April 17, 2006 by pbrewer, 3 years 48 weeks ago

Neniu?

limako's picture

> neniu rajtas diri, "Vi ne uzu tiun prepozicion; vi devas
> uzi tiun cxi."

Vi ne konas Dejv Kofin! :-)

--
StevenBrewer

April 14, 2006 by limako, 3 years 48 weeks ago

Poll

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes